Saluton Aleksandro, kaj dankon pro la plej interesa mesagho kaj de vi
kaj de <esp-novo> en longa tempo. Vi tuj rimarkas ke mi skribas en
normala h-Esperanto, kaj mi faras tion fakte inspirate de via mesagho.
Vi volas facilon kaj konvenon kiam vi uzas aparaton au planlingvon...
kaj ankau mi. Kaj mi nun trovas ke la plej facila afero por mi estas
skribi en normala Esperanto - kiel mi cetere rajtas fari en <esp-
novo>, tiom longe kiom mi skribas *pri* lingvoreformo. Se mi estus
fininta mian minimume reformitan Esperanton, kiel vi shajne estas
farinta, mi eble povus ghin uzi pli facile kaj konvene - sed mi neniam
solvis mian akuzativan problemon, kaj mi tial ne tion povas. Mi ja
povas komenti viajn komentojn.
> hi tiu reformo estas preskaw kiel la zamenhofa aw fundamenta
> Esperanto,
Vi shajne estas adoptinta la "hi" uzitan de mi kaj unu-du aliaj, sed
malpli radikale ol almenau mi. Mi ja tute ne vidas - se vi tiel faras,
kaj ne irante al "hiu", "hia" ktp - kial vi ne simple lasas "ci", char
vi shajnas esti aldonanta ne la jam Esperantan "ci" sed "gi" por via
nova duapersona pronomo. Restu konscia, chiuokaze, ke mi dirus "hiu
reformo" kaj daure trovas tian manieron formi korelativojn de
proksimeco supera al la duvorta.
> La litero "x" sonas kiel la supersigna "s" en zamenhofa Esperanto,
> kay pe la du apuday sonoy "ks" (aw "kz") oni skribas separate, ciam
> per du literoy. La paroy de literoy "ch" kay "sh" indikas du
> fonemoy, kiel en zamenhofa Esperanto kun awtentika ortografio
> (supersigna).
Tia sistemo estis chiam lau mi en ordo, sed se vi donas la sonon de
supersigna s al x, lau mi vi plej bone ankau donu tiun de supersigna c
al q. Tiel vi uzas chiujn 26 literojn de la alfabeto, afero shatata de
granda plimulto de la reformistoj.
> La litero "c", en minime reformata Esperanto, permesas kiel alofonoy
> la sonoy de la nuda litero "c" kay de la supersignata litero "c";
Tute ne necese se q havus la sonon de supersigna c, kaj nek inde. Mi
vidas fakte nenian bonan pravigon por viaj alofonoj:
> kiel dirite, por la supersignata litero "s" oni ne uzas la digrafo
> "sh", sed la litero "x". La litero "j" permesas kiel alofonoy la
> sonoy de la supersignata litero "j" kay de la supersignata litero
> "g". La litero "h" permesas kiel alofonoy la sonoy de la nuda litero
> "h" kay de la supersignata litero "h".
> La litero "w" sonas kiel la supersignata litero "u". Fine, la litero
> "y" de la minime reformata Esperanto sonas kiel la litero "j" en
> zamenhofa Esperanto.
En ordo, sed mi kaj certe multaj aliaj neniam shatos viajn "aw"-
vortojn au "y"-pluralojn.
> La litero "q" ne estas uzata, krom fremday neasimilitay vortoy. Do
> hi tiu ortografio estas komplete fonetika, teorie kay praktike, kun
> dudek kvin (25) fonemoy law perfekta paralelo kun la dudek kvin
> literoy "a b c d e f g h i j k l m n o p r s t u v w x y z".
Fakte 25 estas mia ege plej shatata numero... sed mi tamen alemas kaj
deziras la tutan alfabeton.
> La mayuskloy ne plu estas devigay, kay oni konsilas uzi pe ili nur
> post ortografia punto kay por propray nomoy personay aw geografiay;
> skribi cio per minuskloy estas ankaw korekta praktiko en la minime
> reformita Esperanto.
Simpla regulo pri majuskleco eblas ankau en normala Esperanto; en chia
okazo mi preferos unuopan normon.
> Anstataw la deviga sufikso de akuzativo, "n", tiu reformo
> uzas aparta prepozicio de akuzativo, la prepozicio "pe" (el la
> rumana lingvo). Hi tiu prepozicio ne indikas loka movo, nek dativo,
> nek alia nuanco escepte la akuzativeco. Oni, tipe, nur uzas ji en
> ambiguay frazoy (pro hiperbatono, troa longeco, kay tiel plu) aw por
> emfazo. Pli ol nawdek procentoy da la frazoy kun akuzativo ne
> bezonas markilo de akuzativo; sed, se necese aw tawge, la prepozicio
> "pe" indikas la akuzativeco precize kay, lawte, tre klare.
Ne tiel klare, kiam oni ne same scias kie uzi kaj kie ne, kiel en
normala Esperanto. Vi skribas "uzi pe ili" sed ankau "uzas ji" tuj
poste. Tio indikas ian konfuzecon.
> Por eviti ambiguecoy pro la du menciitay xanjoy, la minime
> reformita Esperanto enkondukas kelkay neologismoy (novparoloy), cefe
> la partikulo de apudeco "hi" kay la dua singulara persona pronomo
> "gi".
Tamen korelativa "ci" neniam aperas sen finajho, kaj do ambigueco ne
ekzistas.
> Kiam vi legos la evento, vi komprenos la kialo. Poste, ni povos
> diskuti la afero... per tradicia, zamenhofa Esperanto. Mi sendos
> kopio de hi tiu mesajo al aliay listoy, speciale al la listo Esp-
> novo (pri, pro kay per reformita Esperanto).
Tion mi nun faras, kaj dankas pro la publika honorigo al nia listo.
> Se la tuta kay longa antawa mesajo vi komprenis bone, ni
> povas kunlabori.
Sed eble ne deziras. Via minimume reformita Esperanto estas iel
interesa, sed mi ne vere shatas ghin, nek trovas ghin signife pli bona
au tauga ol la normala, Fundamenta h-varianto.
> Mi uzas ofte la helpoplanlingvoy, Esperanto inter ili, kvankam mi
> preferas uzi Ikuso ol uzi Esperanto. Ikuso, sciencoteknike, estas
> simila al la aliay ewroklonoy post Ido (kvankam pli facila por la
> mediokra, mezbona aw duonbona lernanto de fremday lingvoy,
> miaopinie). Tio kio logas pe mi en Ikuso estas ke (jis nun) ne
> ekzistas la ikusismo kay (denove, jis nun) la uzantoy de Ikuso ne
> estas ikusistoy, sed ikusoparolantoy. Ili ne "defendas" Ikuso
> kontraw la aliay helpoplanlingvoy, nek diskutas kay insultas
> malmilde pro ortografiay aw gramatikay detaloy. Male, kiam ili povas
> profiti traytoy de aliay helpoplanlingvoy, pe tio ili faras senpere
> kay senakademie. Mi preferas tio centfoye al la "amikeco" de
> Volapük, Lingua Franca Nova aw Esperanto.
Dankon pro la klarigo pri via shato - sed ghi ne igos aliajn same
shati vian Ikuson... au povi kompreni ghin.
> Sincere, mi pensas ke mi skribis yam tiom da paroloy kiom
> necesay por ke vi komprenu pe mi.
Pri tio, lau mi, vi pensas ghuste.
> Kay ke, malgraw la ortografio kay la foresto de akuzativa finajo el
> hi tiu Esperanto, facile vi legis.
Jes, certe.
Amike,
Roy