Saluton!
Dominique demandis:
> Kiu estas la permesilo de la lingvohelpilo?
> Cxu la fontokodo elsxuteblas/os?
Ni ankoraŭ ne decidis tute. Ni strebas al liberfonteco, sed havas iom
da problemoj ke en projekto por plej bona rezulto uziĝas ankaŭ ne
liberfonta laboro.
> Mi legis en la pagxo de la projekto, ke la lingvohelpilo integreblos
> kun OpenOffice, Fajrovulopo, ktp. Mi sxatus uzi gxin en la
> tekstoredaktilo Vim. Espereble tio ankaux eblos. Cxu?
Se iu ŝatus helpi realigi tion, volonte!
> PS: en la pagxo http://lingvohelpilo.ikso.net/pli.html estas
> miksajxo de Unikodo kaj x-sistemo (sercxu la vorton "uzigxas")
Dankon, mi korektis tion nun.
Amike,
Sonja