saluton!
"... la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin
ludante" - tion skribis Zamenhof en la Una Libro, kvazaŭ li jam tiam
antaŭvidis ke 100 jarojn poste preskaŭ ĉiuj junuloj ŝatos komputilludojn
:-).
- kiuj lingvolernigaj komputilludoj ekzistas hodiaŭ?
- kiajn/kiujn komputilludojn (kun malferma kodo) eblus/indus modifi por aldoni
Eo-lernigajn elementojn? kaj kiel fari tion?
- ĉu realisme krei Eo-lernigajn komputilludojn sen granda buĝeto?
i.a. tiujn demandojn provos respondi nova projekto - "Lerni Eon Ludante".
legu pli en http://vikio.ikso.net/Projektoj/LerniEonLudante
bonege se pluraj pedagogoj/instruistoj, programistoj kaj komputilludantoj ŝatus
aliĝi al la cerbumado pri la tute nova projekto!
invite,
Hokan
ps. malkovru ankaŭ
http://www.liberafolio.org/2009/multlingva-brosuro-proponas-malkovri-esperanton/
:-)
[Non-text portions of this message have been removed]