Skip to search.

Breaking News Visit Yahoo! News for the latest.

×Close this window

programistoj-respondas · Programistoj Respondas

The Yahoo! Groups Product Blog

Check it out!

Group Information

  • Members: 163
  • Category: General
  • Founded: Sep 26, 2001
  • Language: Other
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Messages

Advanced
Messages Help
Messages 1017 - 1046 of 1805   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Messages: Show Message Summaries Sort by Date ^  
#1017 From: "kajmano" <casainfo@...>
Date: Fri Dec 1, 2006 1:12 pm
Subject: Re: Kiel ludi MP3-dosieron en Java/NetBeans ?
kajmano
Send Email Send Email
 
Saluton, Axel!

Mi esploros tiun MP3-pakajhon de Sun. Koran dankon!

Tre amike,

Carlos
www.kurso.com.br


--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Axel Rousseau
<axel584@...> wrote:
>
> Saluton Carlos,
> Cxu tio ne funkcias :
> http://java.sun.com/products/java-media/jmf/mp3/download.html
>
> Amike,
>
> Axel

#1018 From: "kajmano" <casainfo@...>
Date: Fri Dec 1, 2006 1:10 pm
Subject: Re: Kiel ludi MP3-dosieron en Java/NetBeans ?
kajmano
Send Email Send Email
 
Saluton, Joop!

Koran dankon pro la informoj!
Chu vi povas sendi la jad-dosieron al mia privata adreso
karlo@... ? Mi ne sukcesis recevi ghin per la
listo.

Tre danke kaj amike,

Carlos
www.kurso.com.br


--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Joop Eggen
<joop_eggen@...> wrote:
>
> Alia rimarko,
> Mi tradukis la Swing uzantinterfacon (butonoj OK/Cancel,
dosierdialogoj). Mi kunsendas .jar kiun vi povas meti en jre/lib/ext
por ke che Esperanto-locale, Locale.setDefaultLocale(new Locale
("eo")), la norma java-biblioteko estas en Esperanto (ekz.
JFileChooser).
>
> Joop
> P.S.
> ankau mi shatas la klarecon de la minoritata NetBeans kiu superas
eclipse, kvankam mi ambau uzas.
>
>
> ---------------------------------
> Yahoo! Messenger -  kostenlos* mit Familie und Freunden von PC zu
PC telefonieren.
>
> [Non-text portions of this message have been removed]
>

#1019 From: Reza KHEIR-KHAH <rezamenhof@...>
Date: Sat Dec 2, 2006 2:35 pm
Subject: Viruso al Hard-diskon?
rezamenhof
Send Email Send Email
 
karaj,

   1- Mi volas demandi se ekzistus viruso en mia komputilo kaj mi ne scias (au
scias) pri ghi kaj volas konservi gravajn dosierojn en aparta Hard-diskon, chu
eblas tion fari sen ke la viruso ankau eniru la diskon?

   Nun mia komputilo shajne havas viruson, kvankam ne serioza ghi aspektas, kaj
mi volas konservi gravajn aferojn en alia disko, sed mi timas ke se viruso
eniruis tiun diskon, miaj aliaj dosieroj tie ankau difektighus.

   2-Mia antivirusa softo Kaspersky ne povas skani virusojn en mia komputilo kaj
survoje simple haltas kaj tion ne faras.

   Chu estas antivirusa softo sur reto senpage elshutebla? Mi estas laika pri
komputilo kaj tial deziras simplan kaj facile elshuteblan antiviruson. Chu tio
eblas?

   3- Mi volas danki ankau al tiuj kiuj inciatis kaj zorgas tiun chi liston kaj
donas tiom da valoraj konsiloj al Esperantistaro.

   Kore,

   Reza el Tajvano


---------------------------------
Need a quick answer? Get one in minutes from people who know. Ask your question
on Yahoo! Answers.

[Non-text portions of this message have been removed]

#1020 From: "Bertilo Wennergren" <bertilow@...>
Date: Mon Dec 4, 2006 7:14 am
Subject: Esperanto en Linukso
bertilow
Send Email Send Email
 
Mi faris grandan ĝisdatigon de miaj TTT-paĝoj pri tiu Esperanto en Linukso.

Interalie mi aldonis konsilojn pri uzado de la dosiero ".XCompose",
kiu por multaj povas esti tre bona maniero aranĝi oportunan metodon
por tajpi la Esperantajn supersignajn literojn:

   http://bertilow.com/komputo/linukso.html

Ankaŭ en la paĝoj pri Vim, Fajrovulpo kaj OpenOffice.org mi faris
multajn aldonojn, ĝisdatigojn kaj korektojn:

   http://bertilow.com/komputo/vim.html
   http://bertilow.com/komputo/fajrovulpo.html
   http://bertilow.com/komputo/openoffice.html

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

#1021 From: "Carlos A. A. Pereira" <casainfo@...>
Date: Mon Dec 4, 2006 10:59 am
Subject: Re:Viruso al Hard-diskon?
kajmano
Send Email Send Email
 
Saluton, Reza!

Mi uzas la kontrauvirusilon AVAST. Vi povas ekhavi ghin kontrau simpla
registrigho (nomo kaj retadreso) chi tie: www.avast.com

Tre amike,

Carlos Pereira
Brazilo


[Non-text portions of this message have been removed]

#1022 From: Felipe Castro <fefcas@...>
Date: Mon Dec 4, 2006 11:29 pm
Subject: Re: Re:Viruso al Hard-diskon?
fefcas
Send Email Send Email
 
Saluton, Reza.

Mi esperas, ke tiu AVAST estu tauxga por vi.

Pardonu min por ne povi helpi, mi ne konas
medikamentojn kontraux komputilaj virusoj. Mi konas
nur vakcinajxon: Linuksaj sistemoj! Almanaux dum ili
ne estas multe uzataj / konataj, cxu ne?



_______________________________________________________
Yahoo! Acesso Grtis - Internet rpida e grtis. Instale
o discador agora!
http://br.acesso.yahoo.com

#1023 From: Roland ROTSAERT <roland.rotsaert@...>
Date: Tue Dec 12, 2006 4:10 pm
Subject: USB --> VGA konektilo por dua ekrano (Tritton)
rotsaert8000
Send Email Send Email
 
Antaŭ unu jaro mi intencis aĉeti pli grandan ekranon kaj instaligi plian
grafikan karton en mia komputilo por povi uzi du ekranojn samtempe.
Komputilvendisto malkonsilis tion, ĉar laŭ li nur por tute novaj
komputiloj perfekte adaptitaj grafikaj kartoj troveblas. Finfine mi tiam
nenion faris, sed intertempe mi tamen aĉetis pli grandan ekranon kaj ne
plu uzas la malnovan.

Antaŭ nelonge mi eksciis pri sistemo por konekti ekranon tra USB-pordo
(http://www.trittontechnologies.com/products/TRIUV100.htm, prezo 70-80
USD in Usono).

Recenzoj pri ĝi estas ĝenerale pozitivaj. Nura manko estas la malrapida
reago de la ekrano konektita tra la USB-pordo, sed tio ne tro gravas por
'simplaj' laboroj.

Ĉu iu havas sperton pri tio? Ĉu ekzistas similaj produktoj de aliaj
fabrikantoj?


--
Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, t/f/a +32-50-330004
http://users.telenet.be/ikef/rr.html

#1024 From: "Carlos A. A. Pereira" <casainfo@...>
Date: Wed Dec 13, 2006 1:34 pm
Subject: Re:USB --> VGA konektilo por dua ekrano (Tritton)
kajmano
Send Email Send Email
 
> Antau unu jaro mi intencis aceti pli grandan ekranon kaj instaligi plian
> grafikan karton en mia komputilo por povi uzi du ekranojn samtempe.
> Komputilvendisto malkonsilis tion, car lau li nur por tute novaj
> komputiloj perfekte adaptitaj grafikaj kartoj troveblas

Se via komputilo havas AGP-kartujon, tiam pli simple estus instal(ig)i karton
kiu posedas 2 ekrankonektilojn. Tiajn mi ofte instalas por miaj klientoj, kaj la
rezulto estas kontentiga: ambau ekranoj estas same rapidaj, la dua ekrano povas
funkcii kiel kopio au etendajo de la unua.

Tamen se vi planas akiri USB-aparaton, certigu vin pri la rapideco de via
USB-pordo. Ciukaze, car USB estas kanalo uzebla/uzota de aliaj aparatoj, tiuj ci
povos iam malrapidigi vian ekranon, mi timas.

Tre amike,

Carlos Pereira
www.kurso.com.br


[Non-text portions of this message have been removed]

#1025 From: "kajmano" <casainfo@...>
Date: Thu Dec 14, 2006 12:59 am
Subject: Rapida kaj malmultekosta retgastejo?
kajmano
Send Email Send Email
 
Karaj,

Mi provas havigi plian elshutlokon por la dosieroj de "Kurso de
Esperanto" (www.kurso.com.br) kaj demandas, chu vi konas rapidan kaj
malmultekostan retgastejon? Mi iom serchis per Guglo kaj trovis
www.3ix.org, kiu pretas gastigi je US$ 3/monate. Diskspaco ne estas
grava, char miaj dosieroj ne pli grandas ol 40MB. Tamen trafikon mi
bezonas minimume je 50GB/monate (preferindas senlima trafiko).
Chu iu povas konsili tian retgastejon?

Tre danke kaj amike,

Carlos Pereira
www.kurso.com.br

#1026 From: "Andrej Grigorjevskij" <grigorjevskij@...>
Date: Fri Dec 15, 2006 7:09 am
Subject: Re: Rapida kaj malmultekosta retgastejo?
grigorjevskij
Send Email Send Email
 
Saluton, Carlos,

vi skribis:

> Mi provas havigi plian elshutlokon por la dosieroj de "Kurso de
> Esperanto" (www.kurso.com.br) kaj demandas, chu vi konas rapidan kaj
> malmultekostan retgastejon? Mi iom serchis per Guglo kaj trovis
> www.3ix.org, kiu pretas gastigi je US$ 3/monate. Diskspaco ne estas
> grava, char miaj dosieroj ne pli grandas ol 40MB. Tamen trafikon mi
> bezonas minimume je 50GB/monate (preferindas senlima trafiko).
> Chu iu povas konsili tian retgastejon?
>
> Tre danke kaj amike,
>
> Carlos Pereira
> www.kurso.com.br

Ni povas disponigi al vi spacon en Esperanto.net. Gxi ja estas en rapida
rethotelo kaj la pagita trafiko plene suficxas por aldoni kelkajn pliajn
projektojn kiel la via.

Amike,
Andrej

Send instant messages to your online friends http://uk.messenger.yahoo.com

#1027 From: "Carlos A. A. Pereira" <casainfo@...>
Date: Fri Dec 15, 2006 1:11 pm
Subject: Re: Rapida kaj malmultekosta retgastejo?
kajmano
Send Email Send Email
 
Saluton, Andrej!

> Ni povas disponigi al vi spacon en Esperanto.net. Gxi ja estas en rapida
> rethotelo kaj la pagita trafiko plene suficxas por aldoni kelkajn pliajn
> projektojn kiel la via.

Koran dankon! Poste mi private interkonsentos kun vi pri la teknikaj aferoj.

Mi profitas la okazon por publike danki al JEFO/Axel Rousseau, kiu tre volonte
ankau disponigas sian retejon por gastigi la Kurso-dosierojn.


Carlos Pereira
www.kurso.com.br

[Non-text portions of this message have been removed]

#1028 From: "Axel R." <axel584@...>
Date: Fri Dec 15, 2006 3:52 pm
Subject: Re: Re: Rapida kaj malmultekosta retgastejo?
axel584
Send Email Send Email
 
> Saluton, Andrej!
>
>
>> Ni povas disponigi al vi spacon en Esperanto.net. Gxi ja estas en rapida
>> rethotelo kaj la pagita trafiko plene suficxas por aldoni kelkajn pliajn
>> projektojn kiel la via.
>>
>
> Koran dankon! Poste mi private interkonsentos kun vi pri la teknikaj aferoj.
>
> Mi profitas la okazon por publike danki al JEFO/Axel Rousseau, kiu tre volonte
ankau disponigas sian retejon por gastigi la Kurso-dosierojn.
>
>

Kaj mi plu disponigas nian retejon se vi bezonas. Ni ŝanĝis antaŭ kelkaj
monatoj nian servilon kaj ni nuntempe gastigas na farbskatol' kiu kreas
elsutadon senprobleme.

Plej amike,

Axel

#1029 From: Roland ROTSAERT <roland.rotsaert@...>
Date: Sat Dec 16, 2006 7:09 pm
Subject: Re: Re:USB --> VGA konektilo por dua ekrano (Tritton)
rotsaert8000
Send Email Send Email
 
Carlos A. A. Pereira wrote:
>> Antau unu jaro mi intencis aceti pli grandan ekranon kaj instaligi plian
>> grafikan karton en mia komputilo por povi uzi du ekranojn samtempe.
>> Komputilvendisto malkonsilis tion, car lau li nur por tute novaj
>> komputiloj perfekte adaptitaj grafikaj kartoj troveblas
>
> Se via komputilo havas AGP-kartujon, tiam pli simple estus instal(ig)i karton
kiu posedas 2 ekrankonektilojn. Tiajn mi ofte instalas por miaj klientoj, kaj la
rezulto estas kontentiga: ambau ekranoj estas same rapidaj, la dua ekrano povas
funkcii kiel kopio au etendajo de la unua.
>
> Tamen se vi planas akiri USB-aparaton, certigu vin pri la rapideco de via
USB-pordo. Ciukaze, car USB estas kanalo uzebla/uzota de aliaj aparatoj, tiuj ci
povos iam malrapidigi vian ekranon, mi timas.
>

La manlibro de mia komputilo ne mencias ke enestas AGP-kartujo.
Cxiukaze, ke auxdis suficxe ofte pri problemoj post meminstelo de
videokarto kaj mi ne emas preni la riskon.

Aliflanke, mi tamen intencis mendi la USB-konektilon tra Amazon.com (la
plej konata/fidinda retvendejo kiu ofertas gxin), sed vane: oni ne
vendas gxin ekster Usono kaj en mialandaj vendejoj gxi gxis nun estas
netrovebla. Mia malnova ekrano do ankoraux dum iom da tempo restos en
sxranko...

Roland Rotsaert

#1030 From: Klaus Schlüter <klaus-schlueter@...>
Date: Sun Dec 17, 2006 3:28 pm
Subject: Re: USB --> VGA konektilo por dua ekrano (Tritton)
esperantokur...
Send Email Send Email
 
Roland Rotsaert skribis:

>>>>Aliflanke, mi tamen intencis mendi la USB-konektilon tra Amazon.com (la
plej konata/fidinda retvendejo kiu ofertas gxin), sed vane: oni ne
vendas gxin ekster Usono kaj en mialandaj vendejoj gxi gxis nun estas
netrovebla. Mia malnova ekrano do ankoraux dum iom da tempo restos en
sxranko... <<<<<<<<<<

Mendu ne che amazon.com, sed amazon.de - la germana sekcio. Ghi sendas al tuta
Europo, kaj la sendkostoj estas por Belgio (kaj la plej multaj aliaj landoj) 6
Euroj po mendo.

Se vi bezonas helpon (la paghoj estas en germana lingvo), returnu vin al mi!

Salutas

Klaus Schlüter


[Non-text portions of this message have been removed]

#1031 From: Roland ROTSAERT <roland.rotsaert@...>
Date: Mon Dec 18, 2006 5:12 am
Subject: Re: Re: USB --> VGA konektilo por dua ekrano (Tritton)
rotsaert8000
Send Email Send Email
 
Klaus Schlüter wrote:
> Roland Rotsaert skribis:
>
>>>>> Aliflanke, mi tamen intencis mendi la USB-konektilon tra Amazon.com (la
> plej konata/fidinda retvendejo kiu ofertas gxin), sed vane: oni ne
> vendas gxin ekster Usono kaj en mialandaj vendejoj gxi gxis nun estas
> netrovebla. Mia malnova ekrano do ankoraux dum iom da tempo restos en
> sxranko... <<<<<<<<<<
>
> Mendu ne che amazon.com, sed amazon.de - la germana sekcio. Ghi sendas al tuta
Europo, kaj la sendkostoj estas por Belgio (kaj la plej multaj aliaj landoj) 6
Euroj po mendo.
>
> Se vi bezonas helpon (la paghoj estas en germana lingvo), returnu vin al mi!
>
Dankon pro la propono. Mi jxus rapide rigardis, sed sxajnas ke konektilo
ne estas je dispono en amazon.de.

Roland Rotsaert

#1032 From: "Kontakto.info" <kontakto@...>
Date: Tue Dec 19, 2006 9:47 pm
Subject: helpopeto pri terminologio en MySpace
kontakto@...
Send Email Send Email
 
Saluton,

iu en myspace demandas jenon:
"
Posted:  Dec 5, 2006 6:08 PM
I am attempting to make an esperanto language-pack for the YaBB forum
software.
I have done a fair bit of it already, but have come into problems whnen
i wanted to discover what some computer terminology translates into, in
esperanto.

The words I could not find out the meaning of were -

(1) "post" (like you do in a forum)
(2) "spam" (the usual sort of crap)
(3) "browse" (for example, like you do with a webpage)
(4) "log in" and "log out" (to the internet or an online forum)

Would anybody be able to help me with this ?

I found this page -
http://mindprod.com/esperanto/esperanto.html#COMPUTER
I think that it's rather good , but unfortunately it hasn't got these
words listed.
:P

Thankyou !
"
Jen la ligo al la pagho en Myspace:
<http://forum.myspace.com/index.cfm?fuseaction=messageboard.viewThread&EntryID=2\
7751218&categoryID=0&groupID=100057595>
au, mallonge:
http://tinyurl.com/y8jaux

Stefano

******************************

#1033 From: "Bertilo Wennergren" <bertilow@...>
Date: Wed Dec 20, 2006 12:22 am
Subject: Re: helpopeto pri terminologio en MySpace
bertilow
Send Email Send Email
 
Kontakto.info:

> iu en myspace demandas jenon:
> "
> Posted:  Dec 5, 2006 6:08 PM
> I am attempting to make an esperanto language-pack for the YaBB forum
> software.
> I have done a fair bit of it already, but have come into problems whnen
> i wanted to discover what some computer terminology translates into, in
> esperanto.

> The words I could not find out the meaning of were -
>
> (1) "post" (like you do in a forum)
> (2) "spam" (the usual sort of crap)
> (3) "browse" (for example, like you do with a webpage)
> (4) "log in" and "log out" (to the internet or an online forum)

> Would anybody be able to help me with this ?

Multaj tiaj terminoj trovighas en la Esperanta versio de WordPress.
Ghi estas elshutebla jene:

   http://bertilow.com/komputo/wordpress.html

En la dosiero "wp-includes/languages/eo.po" eblas trovi tiujn
terminojn en diversaj kuntekstoj. (La kunteksto tre gravas por la
vorto "browse".)

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

#1034 From: "Kontakto.info" <kontakto@...>
Date: Wed Dec 20, 2006 7:45 am
Subject: Re: helpopeto pri terminologio en MySpace
kontakto@...
Send Email Send Email
 
Saluton Bertilo,
dankon pro via rapida reago.

Mi elshutis la kompaktajhon
http://bertilow.com/komputo/WordPress_2.0.5_Esperanto.zip
(por povi pli detale konsili la interesaton),
sed ne povis malfermi (facile-) legeble la ".po" dokumenton.

Mi renomis ghin al ".txt"
file:///C:/esperanto/WordPress_2.0.5_Esperanto/eo.txt
kaj la dokumento ighis iom pli legebla, tamen temas pri programflanka
versio de pagho, plejbone oni serchas en ghi per (ekz) "browse" kaj
trovas sube la tradukitajn versiojn.

Stefano

******************.





Bertilo Wennergren a crit :
>
> Kontakto.info:
>
> > iu en myspace demandas jenon:
> > "
> > Posted: Dec 5, 2006 6:08 PM
> > I am attempting to make an esperanto language-pack for the YaBB forum
> > software.
> > I have done a fair bit of it already, but have come into problems whnen
> > i wanted to discover what some computer terminology translates into, in
> > esperanto.
>
> > The words I could not find out the meaning of were -
> >
> > (1) "post" (like you do in a forum)
> > (2) "spam" (the usual sort of crap)
> > (3) "browse" (for example, like you do with a webpage)
> > (4) "log in" and "log out" (to the internet or an online forum)
>
> > Would anybody be able to help me with this ?
>
> Multaj tiaj terminoj trovighas en la Esperanta versio de WordPress.
> Ghi estas elshutebla jene:
>
> http://bertilow.com/komputo/wordpress.html
> <http://bertilow.com/komputo/wordpress.html>
>
> En la dosiero "wp-includes/languages/eo.po" eblas trovi tiujn
> terminojn en diversaj kuntekstoj. (La kunteksto tre gravas por la
> vorto "browse".)
>
> --
> Bertilo Wennergren http://bertilow.com <http://bertilow.com>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1035 From: "Chuck Smith" <chuckssmith@...>
Date: Wed Dec 20, 2006 4:03 pm
Subject: Re: helpopeto pri terminologio en MySpace
msochuck
Send Email Send Email
 
Saluton,

Mi fondis la Vikipedion en Esperanto, estras www.tejo.org-n, kaj
ektradukis lernu-n kaj livejournal-n.  Do mi havas iom da sperto pri
tradukado de teknikaj terminoj esperanten.  Jen miaj rekomendoj.

> (1) "post" (like you do in a forum)

afisxi/afisxo

> (2) "spam" (the usual sort of crap)

spamo/spami

> (3) "browse" (for example, like you do with a webpage)

foliumi

> (4) "log in" and "log out" (to the internet or an online forum)

"ensaluti" kaj "elsaluti"

Mi esperas ke tio helpas!

Bondezirojn,
Chuck Smith

--
www.eklaboru.com - Serchu laboron au laboranton per Esperanto!

#1036 From: "Hokan LUNDBERG" <hokan@...>
Date: Tue Jan 9, 2007 7:58 am
Subject: Re: Vocxa rekono en esperantlingvo
hokanx
Send Email Send Email
 
saluton,
chu iu el vi povas respondi la demandon de Daniel:
   ----- Original Message -----
   From: Daniel Houdayer
   To: teamo@...
   Sent: den 8 januari 2007 22:00
   Subject: Vocxa rekono en esperantlingvo


   Cxu actuale estas esploroj sur la vocxa rekono en esperantlingvo ?
   Mi pensas ke tiuj esploroj estus pli facile en esperanto ol ajn aliaj lingvoj,
cxu ne ?
   Estus ankaux bonega eblo por dissendi tiu lingvo se ni povus rekte paroli kun
komputilo
   Kio de tio vi pensas ?
   Amike
   danhoud (cxe lernu!)

[Non-text portions of this message have been removed]

#1037 From: Joop Eggen <joop_eggen@...>
Date: Tue Jan 9, 2007 12:37 pm
Subject: RE: Re: Vocxa rekono en esperantlingvo
joop_eggen
Send Email Send Email
 
Jes, voĉa rekono nepre devus esti pli bona en Esperanto.
Tamen mankas komerca mono, do mi ne aŭdis ion ajn. Espereble iu scias pli ol
mi.
Pri la sekvonta temas:

Voĉrekona trejnado
Vortlistoj
Leksema analizo (rekono de vortpartoj)
Literuma korektado (forgesita akuzativo k.t.p.)

Esperanto favoras ĉiun punkton, sed la laboro tamen estas granda.
Favoras ankaŭ leksema analizo, malgraŭ la kombinriĉeco de Esperanto, ĉar
aliaj lingvoj havas problemojn pri neregulajn vortformojn (germane essen, aß,
iss, gegessen).

Eble malgrandaj aparatoj, kiel poŝtelefonoj, per Esperanto pli kapablas, aŭ
pli altnivele povus funkcii.

Sed argumento favore al Esperanto ĉio ĉi ne vere estas.

Joop

  __________________________________________________
Do You Yahoo!?
Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfgt ber einen herausragenden Schutz gegen
Massenmails.
http://mail.yahoo.com

[Non-text portions of this message have been removed]

#1038 From: Orszg-Krysz Axel <ok_axel@...>
Date: Tue Jan 9, 2007 12:55 pm
Subject: Re: Vocxa rekono en esperantlingvo
ok_axel@...
Send Email Send Email
 
Rilate al la temo:

Granda avantagxo de esperanto estas en kampo, kie oni volas precize ordoni, mi
pensas pri sufiksoj, kiujn lerni estas ne tro malfacila. Tamen oni devas LERNI
ilin.

Alia afero estas la diversaj prononcmanieroj de la sonoj kaj de sonkontaktoj.

Sed la plej granda el inter cxiuj problemoj estas tio de mono...

.. nu ni detilagu iom.

Monon cxefe ni bezonus por pagi laboron, do ne mono mankas sed laborhoroj, kaj
la talentuloj, kiuj tiujn laborhorojn ofertas - aux vendas - por tiu cxi
projekto.

Alia solvo estas sercxi - aux acxeti - sonrekonilon, de tie la laboro estas jam
multe pli facila.

Mi ne scias pri senkonsta sonrekonilo, cxu iu?

Amike: aXel

#1039 From: "V. G. Ivanov" <amikeco@...>
Date: Tue Jan 9, 2007 6:25 pm
Subject: Re: Re: Vocxa rekono en esperantlingvo
amikeco
Send Email Send Email
 
Saluton!

HL>   Cxu actuale estas esploroj sur la vocxa rekono en esperantlingvo ?

  Mi imagas, ke ne. Mi eble sciintus pri tiaj esploroj, cxar mia konato
  okupigxis pri fonologiaj esploroj de Esperanto kaj renkontus mencion
  de seriozaj esploroj en tiu kampo.

HL>   Mi pensas ke tiuj esploroj estus pli facile en esperanto ol ajn aliaj
lingvoj, cxu ne ?

  Mi ne havas la saman optimismon. Esploroj de Esperanta fonologio (kaj
  fakte ankaux nia cxiutaga sperto) montras, ke fonemoj tre varias en
  Esperanto, fonemoj havas tre largxajn limojn. Tio eble ne estas
  nesuperebla obstaklo, sed certe ne estas faciligilo.

HL>   Estus ankaux bonega eblo por dissendi tiu lingvo se ni
HL> povus rekte paroli kun komputilo.

  La cxefa problemo pri "parolado kun komputilo" estas ambigueco de
  vortkombinoj kaj frazoj en homa lingvo. Esperanto vere havas malpli
  da tiaj problemaj ambiguajxoj, ol la angla aux ankoraux iu etna
  lingvo. Sed gxi ja havas ilin.

  Ekzistas provoj konstrui senambiguan planlingvon i. a. por paroli kun
  komputilo -- la plej famaj eble estas la paro loglan/lojban. Sed
  eksperimentoj pri uzo de tiuj lingvoj montras, ke la uzata en ili
  logiko ne estas tipa por homa menso, sekve estas ekstreme malfacile
  ekpensi/ekparoli en tia lingvo (krome ankaux per tiuj lingvoj
  ankoraux ne eblas "parolado kun komputilo" pro eksterlingvaj kialoj).

HL>   Kio de tio vi pensas ?

  Jen mi skribis miajn pensojn. Dankon pro viaj interesaj demandoj.

Slavik IVANOV,
Rusio

=============
Esperu cxiam!                    http://ikso.net/~slavik

#1040 From: Tim Morley <t_morley@...>
Date: Sun Jan 14, 2007 3:49 pm
Subject: Re: Vocxa rekono en esperantlingvo
womble_timsk
Send Email Send Email
 
V. G. Ivanov skribis:
> Esploroj de Esperanta fonologio (kaj
> fakte ankaux nia cxiutaga sperto) montras, ke fonemoj tre varias en
> Esperanto, fonemoj havas tre largxajn limojn. Tio eble ne estas
> nesuperebla obstaklo, sed certe ne estas faciligilo.

Mi tute ne konsentas. Tio faciligas la komprenon, kaj por personoj
kaj por eventualaj maŝinoj. Ekzemple, aŭskultanto (ĉu viva, ĉu
maŝina) al la angla devas bone aŭdi la malsamecon inter vokaloj tre
proksimaj (ekz. en la serio "caught" / "cot" / "coat", kiuj havas tri
malsamajn* sed tre similajn sonojn). Aŭskultanto al Esperanto bezonas
multe malpli da distingokapablo -- ĉiu vokalsono kiu pli-malpli
similas al tiuj sonoj devas esti la fonemo 'o'. Same estas por la
kvar aliaj vokalaj fonemoj.

Laŭ mi, tio devus multe plifaciligi la taskon pri transskribado de
parolataj vortoj al komputila teksto. (Ĝi tamen restas sufiĉe
kompleksa, nur iomete malpli ol por naciaj lingvoj).

Komputila *kompreno* de tiu teksto estas tute alia afero, dekoble pli
malfacila.


Tim


*Almenaŭ laŭ la kutima brita prononcado. Por multaj usonanoj kaj
kelkaj britoj, "caught" kaj "cot" sonas same, sed "coat" tamen estas
malsama.

[Non-text portions of this message have been removed]

#1041 From: "Jonathan Pool" <pool@...>
Date: Mon Jan 15, 2007 7:40 pm
Subject: Facilo
autoling
Send Email Send Email
 
> Aŭskultanto al Esperanto bezonas multe malpli da
> distingokapablo

Jes, pro la malgrando de la vokalaro.

Sed konsonantoj eble malfacilas, ekzemple kiam oni devas distingi
"parttempa" de "partempa", kaj "fratsigno" de "fratcigno".

#1042 From: "indriko" <indriko@...>
Date: Fri Feb 2, 2007 3:44 am
Subject: Pri Simredo
indriko
Send Email Send Email
 
Estimataj listanoj,

Unue, Simredo 4.2 baldaux estos preta, post unu
aux du monatoj. Gxi enhavos plurajn plibonigojn.

Statistikoj pri versio 4.1:

Jen statistikoj pri elsxutoj de Simredo 4.1 dum
2006 (nur 2006!).

Entute, 2140 homoj elsxutis la instalprogramon
SimInstall.jar. Laux sistemo:

Vindozo:   84%
Linukso:    8%
Makintosxo: 8%

80 homoj (3.7%) elsxutis gxin de Esperanta pagxo.
Sed 241 homoj (11.3% el 2140) elsxutis la Esperantan
vortaron.

Samideane,

Klivo

#1043 From: Roland ROTSAERT <roland.rotsaert@...>
Date: Sun Feb 4, 2007 3:28 pm
Subject: konekti plian ekranon, sed malfermi komputilon
rotsaert8000
Send Email Send Email
 
Antaŭ kelkaj monatoj, mi informpetis pri Tritton, ilo por konekti duan
ekranon tra USB. Tiam evidentiĝis ke la ilo ne estis havebla en Belgio.

Post plua esploro, oni sugestus al mi Matrox DualHead2Go, kiu funkcias
per duobligo de la VGA-konekto (priskribo je
http://www.matrox.com/graphics/en/gxm/products/dh2go/home.php kaj
http://www.hcw.be/hcwcs/p_V.asp?mscssid=&p=B9507&lang=NL&d=L#ld).
Bedaŭrinde, post testo evidentiĝis ke ĝi ne uzeblas por mia komputilo.
Eble la informo utilas por aliaj.

--
Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, t/f/a +32-50-330004
http://users.telenet.be/ikef/rr.html

#1044 From: Samideano Br <samideano_br@...>
Date: Thu Feb 15, 2007 3:01 am
Subject: Du filmoj pri Esperanto en Youtube.
samideano_br
Send Email Send Email
 
Saluton!
Du filmoj pri Esperanto en Youtube en multaj lingvoj.
Dissemu al la geamikoj. :-)
Filmo produktita de E@I kaj Kosmuzik.
www.esperantodvd.net
www.kosmuzik.com
Brakumojn.


Filmo 1: Esperanto estas lingvo tauxga por cxio.

(English): http://www.youtube.com/watch?v=ok3N-dtU5_k
(Portugus): http://www.youtube.com/watch?v=uXQOEfB8Zv8
(Deutsch): http://www.youtube.com/watch?v=-uA8qt6K1Fo
(Franais): http://www.youtube.com/watch?v=cQy_y9xJMS4
(Italiano): http://www.youtube.com/watch?v=EAEIGA5-2Hs
(Nederlands): http://www.youtube.com/watch?v=xZn0m9HDw-c
(Cesky): http://www.youtube.com/watch?v=o8UszgZkSBE
(Русский):
http://www.youtube.com/watch?v=eVCRcIdfd8E
(Српски):
http://www.youtube.com/watch?v=VFXPNgo6VNM
(Slovencina): http://www.youtube.com/watch?v=iaEh8l5SpRE
(Suomi): http://www.youtube.com/watch?v=OCBsmOvuR68
(Catal): http://www.youtube.com/watch?v=kSIVrEo63go
(Lietuviu): http://www.youtube.com/watch?v=vBpFn6wzer4
(Polska): http://www.youtube.com/watch?v=MbSd3CvC5B4
(Svenska): http://www.youtube.com/watch?v=t1Q77CYwwBY
(Sen subtekstoj): http://www.youtube.com/watch?v=0-SjDo2gT68


Filmo 2: Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj.

(English): http://www.youtube.com/watch?v=NKUwn1cv0R4
(Portugus): http://www.youtube.com/watch?v=_7hJBYmOUCo
(Deutsch): http://www.youtube.com/watch?v=9DD_RsWplIY
(Franais): http://www.youtube.com/watch?v=UagwWN_myL8
(Italiano): http://www.youtube.com/watch?v=4tQWTwA4GH8
(Nederlands): http://www.youtube.com/watch?v=3PkmPq2HwHQ
(Cesky): http://www.youtube.com/watch?v=4NgkhvKATlw
(Русский):
http://www.youtube.com/watch?v=1qwLoUUBOAU
(Српски):
http://www.youtube.com/watch?v=EiI3iUQ9plo
(Slovencina): http://www.youtube.com/watch?v=jdTGw4DMJPM
(Suomi): http://www.youtube.com/watch?v=Ml7Hnl0vUSA
(Catal): http://www.youtube.com/watch?v=zGJO6dx3EYE
(Lietuviu): http://www.youtube.com/watch?v=L1FIn8e_8Q0
(Sen subtekstoj): http://www.youtube.com/watch?v=AbFmd92-C9E


  __________________________________________________
Fale com seus amigos  de graa com o novo Yahoo! Messenger
http://br.messenger.yahoo.com/

[Non-text portions of this message have been removed]

#1045 From: "Hokan LUNDBERG" <hokan@...>
Date: Sun Mar 4, 2007 11:14 am
Subject: Gramatikkontrolilo por Eo
hokanx
Send Email Send Email
 
Saluton!
Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Eo kiu atentigus komencantojn pri
vershajnaj eraroj en ekz iliaj retmesaghoj kaj kiu helpus ankau al spertaj
E-istoj per "kontrollegado" de longaj dokumentoj. Tiaj gramtikkontroliloj
ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed ankorau ne por la internacia, almenau ne
por la vasta publiko. (Literumkontrolilo por Eo ekzistas plurloke, ekz en
OpenOffice kaj Fajrovulpo, sed en tiuj programoj mankas gramatikkontrolilo por
Eo.) Tamen, en la tekstoredaktilo Esperantilo ( http://esperantilo.org ) eblas
fari automatan kontroladon kaj literuman kaj gramatikan. Esperantilon kreas
Artur Trzewik ( http://www.xdobry.de/ ), programisto kiu ghojus kunlabori kun
aliaj por plibonigi la gramatikkontrolilon en Esperantilo.

Por atingi altnivelan gramatikkontrolilon por Eo bezonatus, miatakse,  i.a.
helpo de:
  - instruistoj kiuj povas i.a. kolekti informojn pri oftaj eraroj en Eo
  - lingvistoj/Eo-gramatikistoj kiuj povas i.a. krei regulojn por trovi
gramatikajn erarojn
  - homoj kiuj shatas testi softvaron kaj doni komentojn
  - programistoj

Chu vi shatus kontribui al tiu laboro? Se jes, bv alighi al la grupo
http://groups.google.se/group/komputila_lingvistiko/topics?hl=eo (alighu ankau
se vi nur volas sekvi/diskuti la projekton).

Amike kaj invite,
Hokan (Stokholmo)

PS. Por doni ekzemplon je korespondado en la listo "komputila_lingvistiko", jen
kion mi sendis al la listo antauhierau:


Artur, gratulon pro chiuj plibonigoj! Interese rigardi la kodon.. Shajne vi
faris ne malgrandan laboron :-).

Mi faris rapidan testadon kaj la interfaco shajnas al mi tute tauga por korekti
tekston.

Jen miaj testfrazoj:

Mi vidas kato. [E-ilo proponis "katon"]

Mi pensas pri vin. [E-ilo proponis "vi"]

Estas varma hodiaŭ. [E-ilo proponis "varme"]

Estis varme vetero hieraŭ. [E-ilo proponis "varma"]

Ĉu lanĉu ĝin? [E-ilo ne rimarkis la eraron..]

Ĉu mi lanĉi ĝin? [E-ilo ne rimarkis la eraron..]

Kion faru? [E-ilo ne rimarkis la eraron..]

Kion mi fari? [E-ilo ne rimarkis la eraron..]

Kio mi faru? [E-ilo proponas "min"..]
-------------

Chu estus facile aldoni regulojn similajn al:
  - se mankas subjekto en demando kaj se la verbo havas u-formon => proponu
i-formon
  - se ne mankas subjekto en demando/frazo kaj se la (sola) verbo havas i-formon
=> proponu u-formon
  - se mankas objekto en demando kun "kio" kaj ne mankas subjekto => proponu
"kion"

En http://blog.esperantilo.org/?p=67 vi skribis "recall", en Eo eble povus esti
"kovrado"? (Kovrado de la eraroj.)

Estus interese legi iam ian superrigardan klarigon pri E-ilo kaj la
gramatikkontrolado en ghi..

==========================
Kaj Artur respondis:

Mi antaŭ ne longe kalkulis de datoj de "version control", ke mi
laboris pri tiu programo por 1210 horoj (nur pura programado) en tempo
de 3,5 jaroj.
Tio estis plejparte ĝojaj horoj.

Mi dankas por la testado.
Pri tiuj lastaj kazoj mi ne pesnis.
Mi aldonos ilin al la bazo de eraroj.
Mi pensas, ke la korektado estas farebla.

En frazo "Kio mi faru?". La programo markis "kio" kiel subjekto, do
"mi" devus esti akuzativo laŭ la programo.
En normala ordo ni havas: "Subjekto" + esti + "O-vorta perverba
priskibo (COMP)"
aŭ "Subjekto" + tr-verbo + "Objekto".
Sed en demandoj la ordo estas alia. Tion mi devas konsideri en la
programo.

Mi pensas, ke mi iom post iom povas plivastigi kaj plibonigi la
kvaliton de dokumentaro.
Por ekzaktaj informoj oni ĉiam devas trarigardi la kodon aŭ la
dokumentaron de kodo.
Mi nuntempe pri volonte legas la kodon de programo ol ĝian
dokumentaron, se mi konas la programan lingvon kaj la programo havas
klaran strukturon.
Probleme estas, ke oni devas scii pri programa lingvo, gramatiko kaj
sintaksa analizo por kompreni tion.

Se vi volas vidi la programadon de gramatika korektilo, ŝerci metodojn
'sxercxiErarojn'.
En EsperantiloSDK/XOTclIDE menuo "Component Browser->System->Search
Implementors"

#1046 From: "indriko" <indriko@...>
Date: Fri Mar 9, 2007 2:05 am
Subject: Simredo 4.2 estas preta.
indriko
Send Email Send Email
 
Unikoda redaktilo: http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

Nova en 4.2: Flosanta iltrabo, gxis tri sercx-dialogoj,
soraba interfaco, pli amikeca al Mak OS X.

http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/sim/plibonigoj.htm

Klivo

Messages 1017 - 1046 of 1805   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help