Skip to search.

Breaking News Visit Yahoo! News for the latest.

×Close this window

programistoj-respondas · Programistoj Respondas

The Yahoo! Groups Product Blog

Check it out!

Group Information

  • Members: 163
  • Category: General
  • Founded: Sep 26, 2001
  • Language: Other
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Hear how Yahoo! Groups has changed the lives of others. Take me there.

Messages

Advanced
Messages Help
Messages 1654 - 1683 of 1805   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Messages: Show Message Summaries Sort by Date ^  
#1654 From: indriko@...
Date: Sun Dec 26, 2010 8:14 am
Subject: Grafikilo 7, Amiketo
indriko
Send Email Send Email
 
Saluton al ĉiuj listanoj,

Mi alŝutis plibonigitan version de Grafikilo 7.

http://purl.oclc.org/net/klivo/grafikilo7

Ĝi desegnas liniojn pli bele, havas novan formon (triangulo)
kaj novajn transformojn: spegulado, turnado, (mal)grandigado.

Plie, estas iomete plibonigita versio de Amiketo por Vindozo (versio 1.23)

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketo

Feliĉan novan jaron,

Klivo

#1655 From: Dominique Pell <dominique.pelle@...>
Date: Sun Jan 9, 2011 10:56 am
Subject: Gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 (LanguageTool) por OpenOffice nun en Esperanto
dominiko_eo
Send Email Send Email
 
Saluton

La gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 (LanguageTool-1.2)
haveblas ekde nur kelkaj tagoj (2010/01/02) kaj nun
funkcias en la lingvo internacia (inter multaj aliaj lingvoj).

Kio estas LingvoIlo? LingvoIlo estas libera (LGPL) plurlingva
gramatika kontrolilo por OpenOffice (LibreOffice).  Tio estas,
gxi atentigas pri gramatikaj eraroj kiel ekzemple:
"Mi lernas *Esperanto*" (mankas akuzativo). LingvoIlo ne
atentigas pri literumaj eraroj kiel: "Mi lernas *Espernaton*"
sed eblas uzi literuman kontrolilon kune kun gramatika
kontrolilo por atentigi pri ambaux tipoj de eraroj.

LingvoIlo ankaux funkcias el komanda linio por tiuj, kiuj
preferas ne uzi OpenOffice.

Pli da informoj (ekranfotoj, instrukcioj por instalado, ktp.) tie:
   http://dominiko.livejournal.com/tag/lingvoilo

Hejmpagxo de LingvoIlo (LanguageTool):
   http://www.languagetool.org

Elsxutebla dosiero de LingvoIlo-1.2:
   http://www.languagetool.org/download/LanguageTool-1.2.oxt

Espereble iu(j) trovos gxin utila.

-- dominiko

#1656 From: "Andrej Grigorjevskij" <grigorjevskij@...>
Date: Fri Jan 14, 2011 8:18 pm
Subject: Re: Gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 (LanguageTool) por OpenOffice nun en Esperanto
grigorjevskij
Send Email Send Email
 
Saluton,

neniu reagis ankoraux :-(.

Do, mi instalis kaj iomete uzis - cxio glate funkcias, ecx ne estas kialo
pri io raporti :).

Entute, mi gxojis havi tion en OpenOffice.org. Espereble iam simila
aldonajxo aperos por retumiloj.

Amike,
Andrej

#1657 From: Bert Schumann <bert.schumann@...>
Date: Sat Jan 15, 2011 8:16 pm
Subject: kiel eviti automatan shanghon en OpenOffice
bertoschumann
Send Email Send Email
 
Mi uzas en OpenOffice.org preicpe tabelojn (klasifilon), kutime kun tiparo
"Times New Roman" por diferencigi inter l kaj I (minuskla L kaj majuskla i)
Ofte mi glu-kopias tekstojn el aliaj fontoj en tiun tabelon, foje mi rekte
tajpas.

Kiam mi simple-klakas al iu kvadrato (kesto en certaj linio+kolumno)
kaj poste gluas, tiam konservighas la origina formato (tiparo, koloro, graso
ktp).
Tion mi ne shatas kaj volus eviti. Chu io parametreblas tiucele?

Anstatau la supra maniero, mi AU duoble klakas al la kvadrato
AU simple klakas kaj poste iras (klakas) al la supra enig-kampo/linio por
formuloj.
Sed ankaŭ tiam okazas 1 shangho de tiparo au litergrando (poste Ctrl+Z tiun
nuligas)
Chu io parametreblas por ke okazu neniu shangho automata ?


--
Salutas Bert SCHUMANN

Bonan novan jaron el nia kastelo !
http://gresillon.org/spip.php?article65#sal
.
.
.


[Non-text portions of this message have been removed]

#1658 From: "Tim" <t_morley@...>
Date: Sun Jan 16, 2011 2:15 pm
Subject: Re: kiel eviti automatan shanghon en OpenOffice
womble_timsk
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Bert Schumann <bert.schumann@...>
wrote:
>
> Kiam mi simple-klakas al iu kvadrato (kesto en certaj linio+kolumno)
> kaj poste gluas, tiam konservighas la origina formato (tiparo, koloro, graso
> ktp).
> Tion mi ne shatas kaj volus eviti. Chu io parametreblas tiucele?

La funkcio, kiun vi sercxas, nomigxas "Paste Special" en la angla; mi ne memoras
kiel ni tradukis gxin esperanten, sed gxi aperas en la menuo "Redakti" ("Edit"
angle) tuj post "Alglui" ("Paste"). La fulmklavo por "paste special" estas
maj-ctrl-V, aux maj-cmd-V per Makintosxo.

Kiam oni elektas tion, la programo demandas kiel vi volas alglui, ekz. kiel
HTML, kiel formatita teksto, kiel neformatita teksto, ktp. kaj vi simple elektu
"neformatita teksto".

Esperante, ke tio helpas, amike salutas


Tim

#1659 From: Bert Schumann <bert.schumann@...>
Date: Sun Jan 16, 2011 2:39 pm
Subject: Re: Re: kiel eviti automatan shanghon en OpenOffice
bertoschumann
Send Email Send Email
 
>> Kiam mi simple-klakas al iu kvadrato (kesto en certaj linio+kolumno)
>> kaj poste gluas, tiam konservighas la origina formato (tiparo, koloro, graso
ktp).
>> Tion mi ne shatas kaj volus eviti. Chu io parametreblas tiucele?

> La funkcio, kiun vi sercxas, nomigxas "Paste Special" en la angla; mi ne
memoras kiel ni tradukis gxin esperanten, sed gxi aperas en la menuo "Redakti"
("Edit" angle) tuj post "Alglui" ("Paste"). La fulmklavo por "paste special"
estas maj-ctrl-V, aux maj-cmd-V per Makintosxo.
> Kiam oni elektas tion, la programo demandas kiel vi volas alglui, ekz. kiel
HTML, kiel formatita teksto, kiel neformatita teksto, ktp. kaj vi simple elektu
"neformatita teksto".

Tio estas ja solvo, sed malsimpla, char necesas aldone malselekti
"formaton" kaj konfirmi por [OK], dum mi volus tajpi nuran funkcion
kia Ctrl+V, ja kiun mi uzis dum jaroj.
Ĉu ne eblas parametri kiel OO anstataŭas kaze de normala gluo (nun formatita)
?




--
Salutas Bert SCHUMANN

Bonan novan jaron el nia kastelo !
http://gresillon.org/spip.php?article65#sal
.
.
.

#1660 From: "Hans W" <DJ4PG@...>
Date: Thu Jan 20, 2011 12:27 pm
Subject: Lingvoilo, bonvolu shanghi la nomon al pli bone rekonebla
hansdj4pg
Send Email Send Email
 
La nomo nun estas LingvoIlo, skribita kun majuskla dua i. Tio en multaj
alfabetoj same aspektas kiel Lingvollo. El vidpunkto de fakulo pri reklamo kaj
vendado mi proponas shanghi la nomon tiel, ke la i en ilo aperas kun la
i-punkto, do kun minuskla dua i.

#1661 From: indriko@...
Date: Mon Jan 24, 2011 10:39 am
Subject: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
Saluton,

Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.
Ghi funkcias en versio 10.6 (Snow Leopard), sed ghi
shajne ne funkcias en 10.4 (Tiger).

Mi petas al Makintoshuloj provi ghin, kaj raporti al mi
chu ghi funkcias au ne. Bonvolu raporti pri via versio
de Mak OS X.

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/Amiketo.dmg

Klarigoj pri instalado:
http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makinstdmg.html

Se ghi funkcios, bonvolu ne distribui ghin. La oficiala
versio eble estos iom malsama.

Antaudankon,

Klivo

#1662 From: Axel Rousseau <axel584@...>
Date: Mon Jan 24, 2011 10:42 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
axel584
Send Email Send Email
 
Saluton,
Mi persone ne tro emas instali programon kion mi ne konas.
ĉu vi povas klarigi iomete pri kio temas vian programon ?

Antaŭdankon,

Plej elkore,

Axel Rousseau


2011/1/24 <indriko@...>

> Saluton,
>
> Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.
> Ghi funkcias en versio 10.6 (Snow Leopard), sed ghi
> shajne ne funkcias en 10.4 (Tiger).
>
> Mi petas al Makintoshuloj provi ghin, kaj raporti al mi
> chu ghi funkcias au ne. Bonvolu raporti pri via versio
> de Mak OS X.
>
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/Amiketo.dmg
>
> Klarigoj pri instalado:
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makinstdmg.html
>
> Se ghi funkcios, bonvolu ne distribui ghin. La oficiala
> versio eble estos iom malsama.
>
> Antaudankon,
>
> Klivo
>
>
>
>
>
> ------------------------------------
>
> Por malaboni chi tiun poshtliston, sendu retposhton al:
> programistoj-respondas-unsubscribe@yahoogroups.com
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1663 From: indriko@...
Date: Mon Jan 24, 2011 12:38 pm
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
> Saluton,
> Mi persone ne tro emas instali programon kion mi ne konas.
> ĉu vi povas klarigi iomete pri kio temas vian programon ?
>
> Antaŭdankon,
>
> Plej elkore,
>
> Axel Rousseau

Saluton Axel

Jen klarigo:

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

Klivo

#1664 From: indriko@...
Date: Mon Jan 24, 2011 11:26 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Axel Rousseau <axel584@...>
wrote:
>
> Saluton,
> Mi persone ne tro emas instali programon kion mi ne konas.

Sagha politiko.

> ĉu vi povas klarigi iomete pri kio temas vian programon ?

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

> Antaŭdankon,

De  nenio,

Klivo

> 2011/1/24 <indriko@...>
>
> > Saluton,
> >
> > Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.
> > Ghi funkcias en versio 10.6 (Snow Leopard), sed ghi
> > shajne ne funkcias en 10.4 (Tiger).
> >
> > Mi petas al Makintoshuloj provi ghin, kaj raporti al mi
> > chu ghi funkcias au ne. Bonvolu raporti pri via versio
> > de Mak OS X.
> >
> > http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/Amiketo.dmg
> >
> > Klarigoj pri instalado:
> > http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makinstdmg.html
> >
> > Se ghi funkcios, bonvolu ne distribui ghin. La oficiala
> > versio eble estos iom malsama.
> >
> > Antaudankon,
> >
> > Klivo

#1665 From: Ary Manzana <ary@...>
Date: Mon Jan 24, 2011 7:53 pm
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
ary_manzana
Send Email Send Email
 
Saluton Klivo,

Mi elsxutis gxin kaj aktivigis gxin, sed mi ne sukcesas ke tion, kion mi
tajpas, akiru cxapelojn. :-(

Mi havas Mac OS X 10.6.6

Amike,
Ary

2011/1/24 <indriko@...>

>
>
> Saluton,
>
> Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.
> Ghi funkcias en versio 10.6 (Snow Leopard), sed ghi
> shajne ne funkcias en 10.4 (Tiger).
>
> Mi petas al Makintoshuloj provi ghin, kaj raporti al mi
> chu ghi funkcias au ne. Bonvolu raporti pri via versio
> de Mak OS X.
>
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/Amiketo.dmg
>
> Klarigoj pri instalado:
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makinstdmg.html
>
> Se ghi funkcios, bonvolu ne distribui ghin. La oficiala
> versio eble estos iom malsama.
>
> Antaudankon,
>
> Klivo
>
>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1666 From: Emmanuelle Richard <emmanuelle.richard@...>
Date: Mon Jan 24, 2011 8:39 pm
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
emm_richard
Send Email Send Email
 
Saluton,

mi provis per OSX 10.6.6 en diversaj programoj.
Amiketo funkcias, tamen ne c^iuj metodoj: c^e mi la metodo "^" ne
funkcias. Se mi tajpas ^cirka^u mi ricevas ^cirka. Sed pri tio, ne
estos solvo c^ar  estas franca litero. Plej gravas, ke mi povos tajpi
samtempe francan kaj esperantan sen s^ang^i la agordon de mia klavaro.
G^is nun mi uzis la diakritan klavaron de M. Langlois
(http://bit.ly/grPbAR) sed tiu-c^i ne ebligas samtempe tajpi la
esperantajn c^apelitajn literojn kaj la francajn c^apelitajn literojn.

Amike,
Emmanuelle
>
> Saluton,
>
> Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.
> Ghi funkcias en versio 10.6 (Snow Leopard), sed ghi
> shajne ne funkcias en 10.4 (Tiger).
>
> Mi petas al Makintoshuloj provi ghin, kaj raporti al mi
> chu ghi funkcias au ne. Bonvolu raporti pri via versio
> de Mak OS X.
>
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/Amiketo.dmg
>
> Klarigoj pri instalado:
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makinstdmg.html
>
> Se ghi funkcios, bonvolu ne distribui ghin. La oficiala
> versio eble estos iom malsama.
>
> Antaudankon,
>
> Klivo
>




[Non-text portions of this message have been removed]

#1667 From: indriko@...
Date: Tue Jan 25, 2011 12:51 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
> Saluton Klivo,
>
> Mi elsxutis gxin kaj aktivigis gxin, sed mi ne sukcesas ke
> tion, kion mi tajpas, akiru cxapelojn. :-(
>
> Mi havas Mac OS X 10.6.6
>
> Amike,
> Ary

Saluton Ary,

Pardonon, en mia unua mesagho mi neglektis mencii
ke oni devas ghustigi la sistem-preferojn por
permesi auskultadon de klavpremoj. Estas klarigo
pri tio chi tie:

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makpermeso.html

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

Klivo

#1668 From: indriko@...
Date: Tue Jan 25, 2011 1:29 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Emmanuelle Richard
<emmanuelle.richard@...> wrote:
> Saluton,

> mi provis per OSX 10.6.6 en diversaj programoj.
> Amiketo funkcias, tamen ne c^iuj metodoj: c^e mi la metodo "^" ne
> funkcias. Se mi tajpas ^cirka^u mi ricevas ^cirkaE Sed pri tio,
> ne estos solvo c^ar Eestas franca litero. Plej gravas, ke mi
> povos tajpi samtempe francan kaj esperantan sen s^ang^i la agordon
> de mia klavaro.
>
> G^is nun mi uzis la diakritan klavaron de M. Langlois
> (http://bit.ly/grPbAR) sed tiu-c^i ne ebligas samtempe tajpi la
> esperantajn c^apelitajn literojn kaj la francajn c^apelitajn
> literojn.

Se mi ghuste komprenas, vi preferas uzi la cirkumflekson ^
por tajpi chapelojn super c,g,h,j,s, kaj Amiketo ghuste
funkcias por tiuj literoj, sed ne eblas tajpi la Esperantan
ux, char ^ + u estas litero en la franca lingvo.

Mi eble povus plibonigi Amiketon por difini du magiajn klavojn,
ekzemple, ^cirka=u . Se vi povus uzi alian magian klavon por
tajpi ux, kiu klavo estus plej oportuna?

> Amike,
> Emmanuelle

Koran dankon pro la respondo,

Klivo

#1669 From: Jonathan Pool <pool@...>
Date: Tue Jan 25, 2011 3:49 pm
Subject: Amiketo por OS X
autoling
Send Email Send Email
 
> Mi nun preparas Amiketon por Mak OS X.

La instrukciaro estas pli klara ol la plej multaj programdokumentoj, laŭ mia
sperto. Pro tio mi gratulas la verkinton.

Mi tamen bonvenigus kroman temon en la instrukciaro: komparo de Amiketo kun
aliaj solvoj.

Inter la aliaj kompareblaj solvoj estas ukelele, kies nur anglalingva dokumento
estas ĉe:

http://scripts.sil.org/cms/scripts/page.php?site_id=nrsi&id=ukelele

Kiel tie indikite, ukelele faciligas la jaman kapablon redakti dosierojn XML-ajn
".keylayout" por krei ajnajn klavmapojn. Tio utilas precipe por plurlingva
samtempa tajpado.

Mi mem redaktis dosieron ".keylayout" por krei klavmapon Dvorak, ĉe kiu
samtempe premata klavo "Aŭo" ("Opcio", "Option", "Alt") kun "c", "J" k.t.p.
produktas la ĝustan supersignan literon de Esperanto.

Alia kompareblaĵo estas la sistemprefero "Lingvo kaj Teksto", ĉe kiu oni
rajtas difini tekstajn anstataŭigojn. Tamen, tiuj funkcias nur ĉe iuj
programoj kaj (laŭ miaj provoj) postulas ke aperu spaco antaŭ kaj post la
anstataŭigendaĵo. Do, oni devus tajpi, ekzemple, "la sx ra ux bo" por produkti
"la ŝ ra ŭ bo" kaj poste forigi la malĝustajn spacojn por atingi "la
ŝraŭbo".

La diversaj solvoj havas diversajn avantaĝojn. Gvidilo pri ili utilus.
ˉ

#1670 From: Ary Manzana <ary@...>
Date: Tue Jan 25, 2011 4:58 pm
Subject: Re: Re: Al uzantoj de Mak OS X
ary_manzana
Send Email Send Email
 
Dankon Klivo, tio funkciis!

Mi scivolas, ĉu vi povas fari, ke kiam mi tajpas cx tio iĝas ĉ? Mi estas tre
alkutimata al tajpi iskon post litero por ĉapeligi ĝin.

Amike,
Ary

2011/1/24 <indriko@...>

>
>
> > Saluton Klivo,
> >
> > Mi elsxutis gxin kaj aktivigis gxin, sed mi ne sukcesas ke
> > tion, kion mi tajpas, akiru cxapelojn. :-(
> >
> > Mi havas Mac OS X 10.6.6
> >
> > Amike,
> > Ary
>
> Saluton Ary,
>
> Pardonon, en mia unua mesagho mi neglektis mencii
> ke oni devas ghustigi la sistem-preferojn por
> permesi auskultadon de klavpremoj. Estas klarigo
> pri tio chi tie:
>
> http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makpermeso.html
>
>
> http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak
>
> Klivo
>
>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1671 From: "Tim" <t_morley@...>
Date: Tue Jan 25, 2011 9:59 pm
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
womble_timsk
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, indriko@... wrote:
>
> Mi eble povus plibonigi Amiketon por difini du magiajn klavojn,
> ekzemple, ^cirka=u . Se vi povus uzi alian magian klavon por
> tajpi ux, kiu klavo estus plej oportuna?

Mi certe konsilus `alt-B u' por tajpi la lastan literon de `ankaux', cxar tiel
via programo kongruus kun la nativa makintosxa klavaro "US Extended Unicode",
per kio aliaj homoj tajpas Esperanton.


Tim

#1672 From: indriko@...
Date: Wed Jan 26, 2011 3:20 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, Ary Manzana <ary@...> wrote:
>
> Dankon Klivo, tio funkciis!

Dankon pro la testado.

> Mi scivolas, ĉu vi povas fari, ke kiam mi tajpas cx tio
> iĝas ĉ? Mi estas tre alkutimata al tajpi iskon post litero
> por ĉapeligi ĝin.

Mi emas ne enmeti tiun funkcion, char chefa merito
de Amiketo estas ke ghi apenau ghenas nacilingvan
tajpadon. Ne-esperantisto povas uzi la komputilon
sen rimarki la funkciadon de Amiketo.

Tamen, se sufiche da homoj petos tiun funkcion, mi
eble shanghos mian decidon. Dankon pro la propono.

> Amike,
> Ary

Amike,

Klivo

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

#1673 From: indriko@...
Date: Wed Jan 26, 2011 3:25 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
--- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, "Tim" <t_morley@...> wrote:
>
> --- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, indriko@ wrote:
> >
> > Mi eble povus plibonigi Amiketon por difini du magiajn klavojn,
> > ekzemple, ^cirka=u . Se vi povus uzi alian magian klavon por
> > tajpi ux, kiu klavo estus plej oportuna?
>
> Mi certe konsilus `alt-B u' por tajpi la lastan literon de
> `ankaux', cxar tiel via programo kongruus kun la nativa
> makintosxa klavaro "US Extended Unicode", per kio aliaj homoj
> tajpas Esperanton.
>
> Tim

Saluton Tim,

Dankon pro la propono, se mi opinias ke se
iu volas uzi "US Extended Unicode", tiu uzu
ghin. Amiketo ne plendos.

Klivo

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

#1674 From: indriko@...
Date: Wed Jan 26, 2011 3:46 am
Subject: Re: Al uzantoj de Mak OS X
indriko
Send Email Send Email
 
> > > Mi eble povus plibonigi Amiketon por difini du magiajn klavojn,
> > > ekzemple, ^cirka=u . Se vi povus uzi alian magian klavon por
> > > tajpi ux, kiu klavo estus plej oportuna?
> >
> > Mi certe konsilus `alt-B u' por tajpi la lastan literon de
> > `ankaux', cxar tiel via programo kongruus kun la nativa
> > makintosxa klavaro "US Extended Unicode", per kio aliaj homoj
> > tajpas Esperanton.
> >
> > Tim
>
> Saluton Tim,
>
> Dankon pro la propono, se mi opinias ke se
                          SED mi opinias ke se...

> iu volas uzi "US Extended Unicode", tiu uzu
> ghin. Amiketo ne plendos.
>
> Klivo

Kiam mi sendis la supran opinion, mi estis forgesinta
ke Tim uzas alian klavaranghon,  kaj tial ne volus
enshalti "US Extended Unicode". Mi respondis sen suficha
pripensado. Pardonon.

Chiukaze, mi opinias ke la metodo por entajpi ux en
"US Extended Unicode" estas tro komplika.

Amike,

Klivo

> http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak
>

#1675 From: Ralph Dumain <rdumain@...>
Date: Thu Jan 27, 2011 2:20 pm
Subject: konverto de PS -> PDF dosiero
rdumain
Send Email Send Email
 
Mi bezonas helpon ĉar mankas taŭga softvaro. Mi bezonas konverti PS-dosieron
(Postscript) je 18.6 MB al PDF-dosiero. La dosiero estas tro granda por utiligi
www.ps2pdf.com.

#1676 From: Robert Leleu <robert.jean.leleu@...>
Date: Thu Jan 27, 2011 2:37 pm
Subject: Re: konverto de PS -> PDF dosiero
robertleleu
Send Email Send Email
 
Mi opinias, ke Ubuntu eblas tion. Aŭ vi instalas ĝin, aû vi loĝas via
dosieron en taŭga reta ejo, kie mi kopios ĝin, kaj poste ŝanĝos al pdf


Je la 27/01/2011 15:20-------- Origina mesaĝo-------- Ralph Dumain
skribis (esperanto estas la unua internacia lingvo):
> Mi bezonas helpon ĉar mankas taŭga softvaro. Mi bezonas konverti PS-dosieron
(Postscript) je 18.6 MB al PDF-dosiero. La dosiero estas tro granda por utiligi
www.ps2pdf.com.
>
>
>
>
> ------------------------------------
>
> Por malaboni chi tiun poshtliston, sendu retposhton al:
> programistoj-respondas-unsubscribe@yahoogroups.com
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1677 From: Felipe Castro <fefcas@...>
Date: Thu Jan 27, 2011 2:52 pm
Subject: Re: konverto de PS -> PDF dosiero
fefcas
Send Email Send Email
 
La komandoj en Ubuntu (au en iu ajn linuksa sistemo) estas:

ps2pdf

Au:

pstopdf



2011/1/27 Robert Leleu <robert.jean.leleu@...>

>
>
> Mi opinias, ke Ubuntu eblas tion. Aŭ vi instalas ĝin, aû vi loĝas via
> dosieron en taŭga reta ejo, kie mi kopios ĝin, kaj poste ŝanĝos al pdf
>
>


[Non-text portions of this message have been removed]

#1678 From: "DEK JAHN, Gbor" <djg@...>
Date: Thu Jan 27, 2011 3:37 pm
Subject: konverto de PS -> PDF dosiero
djgbx
Send Email Send Email
 
On Thu, 27 Jan 2011 06:20:35 -0800 (PST), Ralph Dumain wrote:

Ralph,

> Mi bezonas helpon car mankas tauga softvaro. Mi bezonas konverti PS-
> dosieron (Postscript) je 18.6 MB al PDF-dosiero. La dosiero estas
> tro granda por utiligi www.ps2pdf.com.

Sed en kiu sistemo? GhostScript funkcias en chiuj, ankau Windows havas multajn
eblecojn (gDoc, ekzemple, la kreilo senpaga, ne zorgu pri la cetera parto).

Ghis,
    Gbor

-------------------------------------------------------------------
Gbor DEK JAHN -- Budapest, Hungario
E-letero: djg@...

#1679 From: indriko@...
Date: Sat Jan 29, 2011 2:30 am
Subject: Amiketo
indriko
Send Email Send Email
 
Saluton al ĉiuj,

Mi tre dankas al tiuj kiuj lastatempe komentis pri Amiketo.

Mi ĝisdatigis la paĝojn; bonvolu reklami la ligilojn, se vi
konsideras la program utila.

http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketo
http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketolinukso
http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

Nun mi prilabori aliajn projektojn, sed mi tre volonte akceptos
proponojn kaj kritikojn, kiujn mi konsideros por estonta versio.

Dankon,

Klivo

#1680 From: indriko@...
Date: Sat Jan 29, 2011 2:40 am
Subject: Fush!
indriko
Send Email Send Email
 
Estimataj,

Mi fushis mian lastan mesaghon; ghi havas
arabajn literojn kie devas esti supersignitaj literoj.

:-) :-(

Pardonon,

Klivo

#1681 From: Paul Ebermann <ebermann+yahoogroups@...>
Date: Sat Jan 29, 2011 3:58 pm
Subject: Re: Fush!
paul_ebermann
Send Email Send Email
 
indriko@... skribis:
> Estimataj,
>
> Mi fushis mian lastan mesaghon; ghi havas
> arabajn literojn kie devas esti supersignitaj literoj.

Jes, ĝi estis kodita en UTF-8, sed deklaris kiel kodigon ISO-8859-6.

Kiel ekestis tio?


Paŭlo

#1682 From: "Szilvasi Laszlo" <szilvasi@...>
Date: Fri Feb 11, 2011 5:44 pm
Subject: Esperanto-reklamo cxe Google
eventoj
Send Email Send Email
 
Salutojn,

mi renkontis problemon, por solvi kiun mi volonte akceptus helpon de spertulo.

Lige al la 10-jarigxa festo de la sistemo Ad-Words, la firmao Google produktis
filmetojn por siaj klientoj, kiuj elspezas por ili super iu limo.

Ankaux nia Esperanto-Centro Eventoj apartenas al tiuj reklamistoj, kaj Google
nun produktis iun filmeton, kiu tre impresige reklamas Esperanton, pli gxuste
nian retejon "esperanto.hu". La filmeto parolas angle, kaj havas hungarajn
subtekstojn.

La filmeto nun trovigxas en la retejo Youtube (ne scieble kiom longe), sed miaj
filmo-kaptaj programoj ne kapablas fari uzeblan surdiskan sekurkopion.

Mi estus danka, se iu povus helpi kapti tiun filmeton, kaj transformi gxin al iu
tradicia filma formato, kiel ekz. mpg.

La filmeto trovigxas cxe la adreso:
http://www.youtube.com/adwords10?x=697ec85470264f719e70dc8bf3956db5


Szilvsi Lszl

#1683 From: Francesco Maurelli <fran.mau@...>
Date: Mon Mar 14, 2011 2:45 pm
Subject: sendo de retmesagho uzante PHP
fran_mau
Send Email Send Email
 
Saluton karaj amikoj,
por funkciigi E-kurson, mi bezonas sendi automatajn retmesaghojn per
PHP, kun aldonajhoj (zip).

Ghis nun, la afero bone funkciis per aparte skribita funkcio, kiu
tamen ghenas la vivon de la programistoj chiun fojon estas shangho de
servilo (pro la smtp-agordoj, ktp.).

Do, mi volas transiri al oficiala funkcio, por ke ghi estu pli facile portebla.

Mi provis plurajn kodojn, trovitajn en la reto. Pluraj algluas la
koditan aldonajhon en la mesagho mem, unu ne funkcias, kaj unu
funkcias bone pri la aldonajho, sed fortranchas la enhavon de la
mesagho.

Tiu chi estas la kodo kiu ja permesis al mi ricevi aldonajhon (sed
enhavmesagho tamen):
http://www.codewalkers.com/c/a/Email-Code/PHP-Email-Attachment-v1/

Mi provis shangheti ghin, sed mi ne sukcesis ricevi mesaghon kaj kun
aldonajho, kaj kun enhavo.
Chu vi hazarde havas funkciantan ekzemplon?

Dankon!

amike,
Francesco

Messages 1654 - 1683 of 1805   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help