>> Mi plu ne komprenas. Se la dunginto estas mem fraŭdulo, kaj dungas
>> oficistojn por trompi la klientojn (ekz-e vendi neekzistantajn aŭ
>> senefikaj servojn) -- ĉu ĉi tio estas "blankakoluma krimo"? La
>> oficisto povas tre bone fari la komisiitan laboron.
> Tiu speco de krimo okazas interne de oficejo kaj ekspluatas atendojn
> de honesteco.
Tio konvenas por la okazo de fraŭda firmao.
> Tia krimulo ne dungas mem sed varbas inter kolegoj.
Jen nova trajto kiu antaŭe ne estis menciita. Tamen mi dubas pri tiu
limigo: imagu ke la fraŭdulo ja misuzas sian postenon por krei fraŭdan
firmaon kaj per ĝi forlavi monon.
> Kompreneble fraŭdo povas okazi ĉie, kun aŭ sen perforto. Tio, kio
> karakterizas blankakoluman krimon estas ekspluata kaj neperforta
> krimado en oficejo.
Ankaŭ tio estas nepreciza. Ĉu ricevado de koruptomono (subaĉetoj) estas
"blankakolumula krimo"? (Cetere, ne nur blankkolumuloj ricevas
koruptomonon). Ĉu ricevado de koruptaĵo ekster oficejo (ekz-e en
restoracio) estas "blankakolumula krimo"?
[...]
>>> Tiu nomo estas evidente konata en Japanio, Ameriko, kaj ie en
>>> Eŭropo, do, meritas mencion en vortaro. Ĝia disvastiĝo kontraŭas
>>> al neniu lingva regulo, do, laŭ mia takso ne meritas priskribon
>>> "EVItinda."
>> Ĝi estas evitinda ĉar ĝi estas idiomaĵo kiu ne egalas la sumon de
>> siaj partoj.
> Ĝi estas idiomo, kiu meritas priskribon en vortaro, same kiel
> "komputilo" estas aparta speco de ilo por komputi.
Malsimile ol "komputilo", "blankakolumula krimo" estas kontraŭsistema.
Se oni parolas pri "studenta krimado", tiam supozeble temas pri
krimado inter studentoj -- kiel socia grupo -- kaj temas pri ĉiaspecaj
krimoj. Simile pri la aliaj grupoj sociaj. Sed pri la socia grupo
"blankkolumuloj" la signifo ial estas alia: ĝi rilatas al la krimoj
rilataj al ilia posteno. Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo" (la
rusa "должностное преступление")?
Kompreneble, postenkrimo ne estas rezervita al la oficejoj. Ankaŭ
senatano aŭ juĝisto aŭ kuracisto povas kulpi. Kial nepre temu pri la
oficistoj?
>> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la krimulo.
>> Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
>> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
>> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.
> En iuj landoj estas distingo de iuj specoj de krimo, en aliaj landoj
> ne. Pro tio, ke tiu speco distingiĝas en sufiĉe granda nombro da
> landoj, ĝi meritas priskribon.
Mi dubas ke tio estas jura termino. Ĝi estas tro malpreciza kaj
konfuza. Estas diversaj gradoj kaj specoj. Mi ne povas kredi ke tio
povas jure funkcii.
Probable tio estas ĵurnalista elpensaĵo. La ĵurnalistoj ĝenerale
estas malpli kleraj ol averaĝe edukitaj homoj. Ekz-e ili tre ŝatas
misuzi la vorton kiujn ili ne komprenas, kiel "epicentro", kiun ili
konfuzas kun "la centro, la hejmo, la loko mem de fenomeno". Sekve de
kio ili povas paroli ke "la epicentro de la tertremo estis je 2 km sub
la tersurfaco", aŭ raporti "el la epicentro de la kunsido". Tian
malkleraĵon mi ofte aŭdas de la ĵurnalistoj rusaj, kaj ankaŭ la franca
Vikipedio konstatas: "Dans le langage courant il signifie également :
foyer, centre." Ĉu tiaj kretenaĵoj estas registrindaj? Eventuale jes
-- sed precipe por malrekomendi ilin.
Eble ankaŭ tio politikista kliŝo -- apelacianta al la socia malamo.
Ĉiel ajn, la termino estas misforma kaj misgvida. Mi opinias ĝin
evitinda.
... Tiu speco de krimo okazas interne de oficejo kaj ekspluatas atendojn de honesteco. Tia krimulo ne dungas mem sed varbas inter kolegoj. Kompreneble fraŭdo...
... [...] ... Tio konvenas por la okazo de fraŭda firmao. ... Jen nova trajto kiu antaŭe ne estis menciita. Tamen mi dubas pri tiu limigo: imagu ke la...
... Ne, ili estas de aliaj specoj kaj eksteroficejaj. ... Blankakoluma krimo ja estas krimo interne de socia grupo. Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo"...
... [...] ... Do, se la koruptomonon oni transodonas en la oficejo, tio igxas blankakolumula krimo"? [...] ... ?? Cxu gxiaj viktimoj estas blankkolumuloj? Mi...
... Ankaŭ mi pensas tiel, ĉar en Italujo la esprimo ne estas uzata laŭ mia scio, mi fakt ene komprenas ankoraŭ pri kio temas. Amike Renato Sergio: Gravas...
... Ne temas pri interŝanĝo de monbiletoj sed de manipulado de kontomono favore al la krimulo. Tiu manipulado okazas interne de la koncerna oficejo, kvankam...
... [...] ... Denove stranga respondo. Por mi ne estas diferenco, ĉu oni subaĉetas iun ofican decidon per kontanta mono, per juvelo aŭ banka transpago. ...
... Ne temas pri subaĉeto. Temas pri ŝtelado de kontomono de la firmao kaj ties klientoj de iu(j) dungito(j) de la koncerna firmao grandagame kaj per...
... Kara Sergio, "Blankolum(ul)a krimo" karakterizas ne frauxdinton, sed specon de frauxdo, kiu ekspluatas specife blankkolumulajn laborcirkonstancojn, ne...
... Mi ne certas ke la aliaj uzantoj de la termino celas ĉi tiun nuancon. ... Tutcerte mi ĝin konis jam en miaj studentaj jaroj; sed mi konis ĝin kiel...
... Jes ja, certe. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin...
... Mi plene konsentas, sed oni zorgu, ke terminoj estu bone difinitaj, kaj se eble ne trompaj. Miaopinie (kaj supozeble ankaux tion celis Mireille) la ...
... Kara Paul, Mi ja skribis, ke _la origino_ estas klara en la senco, ke ne necesas pena esploro por kompreni la motivon de tiuj esprimoj. Mi tute ne intencis...
... Mi uzis la referencon por konsulti la paralelajn (alilingvajn) artikolojn. La pola ne konas "blankkolumulan krimadon", kaj difinas "blankkolumulo"n...
... Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn kiam mi tuj respondis al Ĵeromo pri la vortoj de li demanditaj. Nur hodiaŭ iris legi la francian paĝon. Tio kion mi...
Legante ĉi tiun diskuton, mi ekkonsciis, ke en malsamaj landoj la pridiskutatajn terminojn oni komprenas tute malsame (ĝis plena nekompreno inter si), do mi...
... "scruter" al mi sxajnas tro rilati al strecxa atento, gxisfundeco, koncentriteco. Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj eroj,...
... Ĝuste en tiuj du sencoj mi skribis "Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn", kaj pro tio (poste) mi ne trovis tujan verbon en la franca. Mi eĉ memoras ke...
... [...] ... Jes – kaj tio estas unu el la sencoj de tra-: "de komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene" [PIV2]. ... Bone. ... Nepre ne! Tio...
... Cxio dependas de la kunteksto. Kiam lastatempe kolego petis min trarigardi dokumenton kaj raporti al li pri la enhavo, li uzis la esprimon "jeter un coup...
... Nu, tio estas ĝentileca falsaĵo. Simile oni eble petus "ĵeti rigardon" en komputilon, esperante ke la rigardonto pro sia natura afablo aŭ vantemo...
... Tamen, se oni ofte uzas "gxentilecajn falsajxojn", ili signifo grade modifigxas. (Ekz. "I am afraid he is absent" ne signifas ke la diranto vere timus...
... Esperanto estas nepreciza rilate la aspekton. "Post la tagmanĝo li kutime legis Biblion" -- evidente po iom. "Post la tagmanĝo li kutime legis la vican...
... mi konsultis vikipedion kaj komparis la interligitajn artikolojn pri teleroj. en la franca gxi servas por enteni kaj prezenti mangxajxon, gxi estas...
... Oni povas difini la nombron π kiel kvocienton de perimetro de cirklo per ties diametro. Aŭ oni povas difini ĝin kiel malplejan pozitivan nuliganton de...
... Mirinde! Tamen, laux mia opinio, tiu artikolo de itala vikipedio ne estas bone farita. En "blukolumulo" gxi parolas pri "manlaboristoj"... sed tiu vorto ...
f_sophia
f_sophia@...
Dec 6, 2009 11:30 am
... Mi tute konsentas. Temas pri iu, kiu tradukis ion el la angla, kaj diras ke temas pri traduko de anglaj terminoj. Mi mem laboris jardekojn kiel "colletto...