Skip to search.

Breaking News Visit Yahoo! News for the latest.

×Close this window

revuloj · retposhta rondo por redaktantoj

The Yahoo! Groups Product Blog

Check it out!

Group Information

  • Members: 297
  • Category: Education
  • Founded: Oct 5, 1999
  • Language: English
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Hear how Yahoo! Groups has changed the lives of others. Take me there.

Messages

Advanced
Messages Help
Messages 8491 - 8520 of 21922   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Messages: Show Message Summaries Sort by Date ^  
#8491 From: Wolfram Diestel <diestel@...>
Date: Sat Oct 1, 2005 7:33 pm
Subject: Fwd: novaj artikoloj
wolfram_diestel
Send Email Send Email
 
----------  Plusendita mesao  ----------

Subject: novaj artikoloj
Date: Merkredo, la 28a de Septembro 2005 18:32
From: Reta Vortaro <revo@...>
To: wolfram@...

Saluton!
Aldonighis 20 nova(j) artikolo(j)...

Jeromo Vasxe: cirsi ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/cirsi.html )
Jeromo Vasxe: geril ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/geril.html )
Jeromo Vasxe: dong ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/dong.html )
Jeromo Vasxe: kimcxi ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/kimcxi.html )
Jeromo Vasxe: ksilokop ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/ksilokop.html
  ) Jeromo Vasxe: leopold (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/leopold.html ) Jeromo Vasxe: nipa (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/nipa.html ) Jeromo Vasxe: paleozoik (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/paleozoik.html ) Jeromo Vasxe: papaj
  ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/papaj.html ) Jeromo Vasxe: pauxl (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/pauxl.html ) Jeromo Vasxe: sari (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/sari.html ) Jeromo Vasxe: solidag (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/solidag.html ) Jeromo Vasxe: susxi (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/susxi.html ) Jeromo Vasxe: tobogan (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/tobogan.html ) Jeromo Vasxe: valenten
  ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/valenten.html ) Jeromo Vasxe: zlot
  ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/zlot.html ) Jeromo Vasxe: akad (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/akad.html ) Jeromo Vasxe: badminton (
  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/badminton.html ) Jeromo Vasxe: basbal
  ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/basbal.html ) Jeromo Vasxe: bogomil
  ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/bogomil.html )

--
Revo-Servo revo@...
retposhta servo por redaktantoj de Reta Vortaro.

-------------------------------------------------------

#8492 From: Wolfram Diestel <diestel@...>
Date: Sat Oct 1, 2005 7:33 pm
Subject: Fwd: novaj artikoloj
wolfram_diestel
Send Email Send Email
 
----------  Plusendita mesao  ----------

Subject: novaj artikoloj
Date: Sabato, la 1a de Oktobro 2005 18:31
From: Reta Vortaro <revo@...>
To: wolfram@...

Saluton!
Aldonighis 5 nova(j) artikolo(j)...

Jeromo Vasxe: dal ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/dal.html )
Jeromo Vasxe: dugong ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/dugong.html )
Jeromo Vasxe: kolokasi ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/kolokasi.html
  ) Jeromo Vasxe: spar ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/spar.html )
  Jeromo Vasxe: tar1 ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/tar1.html )

--
Revo-Servo revo@...
retposhta servo por redaktantoj de Reta Vortaro.

-------------------------------------------------------

#8493 From: Wilhelm LUTTERMANN <wilhelm.luttermann@...>
Date: Wed Oct 5, 2005 2:12 am
Subject: of- ?
vlutermano
Send Email Send Email
 

Kion diri pri vocxo en filmo, kiu estas komento farita ekster la filmitaj eroj

(do, kiu estas en literaturo ekzemple la vocxo de la rakontisto), nomata en

la franca "commentaire off", "voix off", en la germana "Off-Stimme", "Stimme

aus dem Off"?


Mi hezitas imiti tiujn du lingvojn uzante la anglan "off" ankau en Esperanto

(ofa vocxo, la ofo). La franclingvan frazon „Pas besoin de commentaires off“ mi tradukis jene:

Nenia bezono de komenta vocxo“. Sed tio ne solvas la problemon gxenerale.


Do, kion fari?


Vilhelmo Lutermano.


--

Vilhelmo Lutermano aktivas en:

Le Monde diplomatique en Esperanto - DIPLOMATIA MONDO

http://eo.mondediplo.com


kaj


Monda Asembleo Socia (MAS)

http://mas-eo.org

---

Esperanto - Linukso de la lingvoj;

Linukso - Esperanto de la komputiloj.

-vl.


#8494 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Wed Oct 5, 2005 6:57 am
Subject: of- ?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
>Kion diri pri vocxo en filmo, kiu estas komento farita ekster la filmitaj eroj

en la itala oni diras: voce fuori campo = voc'o ekster la filmita kampo/bildo.

c'u en Esperanto: ekstera voc'o, ekstera komento, elekstera voc'o?

amike

renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8495 From: Llus Batlle i Rossell <viric@...>
Date: Wed Oct 5, 2005 7:32 am
Subject: Re: of- ?
viriketo
Send Email Send Email
 
Je la Wed, Oct 05, 2005 at 04:12:30AM +0200, Wilhelm LUTTERMANN skribis:
> Kion diri pri vocxo en filmo, kiu estas komento farita ekster la filmitaj eroj
> (do, kiu estas en literaturo ekzemple la vocxo de la rakontisto), nomata en
> la franca "commentaire off", "voix off", en la germana "Off-Stimme", "Stimme
> aus dem Off"?

Mi ne scias :)
Mi proponas "Rakontistan voĉon" aŭ "Komentan voĉon" same kiel vi; tio povas
taŭgi en konkretaj kazoj.
>
> Mi hezitas imiti tiujn du lingvojn uzante la anglan "off" ankau en Esperanto
> (ofa vocxo, la ofo). La franclingvan frazon „Pas besoin de commentaires
off“ mi tradukis jene:
> „Nenia bezono de komenta vocxo“. Sed tio ne solvas la problemon gxenerale.
Je traduko, mi ĉiam rekomendegas ke estu verboj en la esperantaj frazoj. En
aliaj lingvoj oni skribas sen verboj pro kutimaj antaŭsupozaĵoj. Tamen,
esperante nepre mi dirus: "ne necesas komenta voĉo".
(kvankam mi ne perfekte komprenas la francan, do eble mi mistrafas iun sencon)

--
+--------------------------------------------+----------------------+
| Lluís Batlle i Rossell                     |Tel.Olot. 972 26 71 24|
| Membre de [s3os] (www.s3os.net)            |    BCN.  93 16 22 680|
| viric@... / ICQ# 9658637            |    Mòb.  654 08 67 35|
| web: http://vicerveza.homeunix.net/~viric/ | Santa Pau / Catalunya|
+--------------------------------------------+----------------------+

#8496 From: Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij@...>
Date: Wed Oct 5, 2005 8:58 am
Subject: Re: of- ?
pokrov49
Send Email Send Email
 
La rusa termino estas "transkadra vocxo".  Tutcerte mi ne komprenus, kio estas "ofa vocxo".


Wilhelm LUTTERMANN:

Kion diri pri vocxo en filmo, kiu estas komento farita ekster la filmitaj eroj

(do, kiu estas en literaturo ekzemple la vocxo de la rakontisto), nomata en

la franca "commentaire off", "voix off", en la germana "Off-Stimme", "Stimme

aus dem Off"?


Mi hezitas imiti tiujn du lingvojn uzante la anglan "off" ankau en Esperanto

(ofa vocxo, la ofo). La franclingvan frazon Pas besoin de commentaires off" mi tradukis jene:

Nenia bezono de komenta vocxo". Sed tio ne solvas la problemon gxenerale.


Do, kion fari?


Vilhelmo Lutermano.


--





--
Sergio

#8497 From: Bertilo Wennergren <bertilow@...>
Date: Wed Oct 5, 2005 11:45 am
Subject: Re: of- ?
bertilow
Send Email Send Email
 
Wilhelm LUTTERMANN:

> Mi hezitas imiti tiujn du lingvojn uzante la anglan "off" ankau en
> Esperanto (ofa vocxo, la ofo).

La Angla termino chiuokaze estas "voice-over" (se mi bone komprenis),
kaj tute ne io kun "off". La vorto "off" chi-okaze shajnas veni de la
termino "off-camera" (ekster la kamerao = ekster tiu spaco, kiun
montras la kamerao).

> La franclingvan frazon „Pas besoin de commentaires off" mi tradukis jene:
> „Nenia bezono de komenta vocxo". Sed tio ne solvas la problemon
> gxenerale.

Mi mem spontante emas paroli pri "komento-vocho", sed eble la faka
filma terminaro bezonas aparte distingi tiajn "ofajn" komento-vochojn.
Eble oni tiam povas paroli pri "eksterkameraa (komento)vocho).

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

#8498 From: mjb0@...
Date: Wed Oct 5, 2005 6:07 pm
Subject: Re: of- ?
mjb_clubint
Send Email Send Email
 
la franca "commentaire off", "voix off", en la germana "Off-Stimme", "Stimme
aus dem Off"?

Prave, ke en la franca oni nun diras "off", sed antauxe oni diris "hors champ", plu oficiale rekomendata. Mi ne certas, ke eblas gxin traduki lauxvorte (dependas, cxu "kampo" tauxgas por paroli pri la spaco vidata de kamerao: eble vastigo de senco 4 de NPIV).

Sama dubo pri "kadro", kiun tamen apogas la fotografia signifo de "kadrado". Tial "eksterkadra" sxajnas al mi tauxga propono.

Marc

#8499 From: Bertilo Wennergren <bertilow@...>
Date: Thu Oct 6, 2005 4:38 am
Subject: Re: of- ?
bertilow
Send Email Send Email
 
Renato:

> c'u en Esperanto: ekstera voc'o, ekstera komento, elekstera voc'o?

Tiuj proponoj plachas al mi, precipe la lasta. Oni povas laubezone
precigi per "elekstera komentovocho/rakontovocho".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

#8500 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Thu Oct 6, 2005 7:17 am
Subject: of- ?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
Marc:

>Tial "eksterkadra" sxajnas al mi tauxga propono.

Mi pensas, ke ankau' "eksterekrana" au' ec' "eksterbilda" redonas la ideon.

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8501 From: Llus Batlle i Rossell <viric@...>
Date: Thu Oct 6, 2005 1:05 pm
Subject: 'rsync'
viriketo
Send Email Send Email
 
Hej... estus bone por faciligi la disvastigon de la XMLa arbo havi servilon
'rsync'.

Legetu pri tio... vere bonas. Tio estas protokolo, por ke oni havu kopion de
dosierarbo, kun minimuma reta ŝuto.

Ĉu ne interese?
Mi uzis ĝin en similaj okazoj.

Cetere... mi ŝatus havi la kodon, kiun vi uzas por krei dict-vortarojn el la
kruda XMLa ReVo. Mi planas aŭ ŝanĝi tiun programon aŭ krei propran por krei
dict-vortaron tradukan el la ReVo-fontoj, iom pli taŭga ol simpla indekso
alilingva al la ReVa enhavo.

Dankon!

--
+--------------------------------------------+----------------------+
| Lluís Batlle i Rossell                     |Tel.Olot. 972 26 71 24|
| Membre de [s3os] (www.s3os.net)            |    BCN.  93 16 22 680|
| viric@... / ICQ# 9658637            |    Mòb.  654 08 67 35|
| web: http://vicerveza.homeunix.net/~viric/ | Santa Pau / Catalunya|
+--------------------------------------------+----------------------+

#8502 From: jv <jvachey2005@...>
Date: Thu Oct 6, 2005 6:58 pm
Subject: Re: 'rsync'
jerome_vachey
Send Email Send Email
 
lluis:
> Hej... estus bone por faciligi la disvastigon de la XMLa arbo havi servilon
> 'rsync'.
>
> Legetu pri tio... vere bonas. Tio estas protokolo, por ke oni havu kopion de
> dosierarbo, kun minimuma reta ŝuto.

mi rapide legis.  sxajnas, ke gxi kopias dosierojn de ajna
komputa sistemo.  en revo estas nenia arbo de dosieroj.  cxiuj
xml-artikoloj estas en unu sama dosierujo.  la tezauxro siaflanke
konsistas el html-ligiloj.  do mi ne vidas la aplikon.

jxeromo

#8503 From: Llus Batlle i Rossell <viric@...>
Date: Thu Oct 6, 2005 9:16 pm
Subject: Re: 'rsync'
viriketo
Send Email Send Email
 
Je la Thu, Oct 06, 2005 at 08:58:50PM +0200, jv skribis:
> lluis:
> > Hej... estus bone por faciligi la disvastigon de la XMLa arbo havi servilon
> > 'rsync'.
>
> mi rapide legis.  sxajnas, ke gxi kopias dosierojn de ajna
> komputa sistemo.  en revo estas nenia arbo de dosieroj.  cxiuj
> xml-artikoloj estas en unu sama dosierujo.  la tezauxro siaflanke
> konsistas el html-ligiloj.  do mi ne vidas la aplikon.

Nu, sama afero. eĉ se estas nura dosierujo. Tamen, ne estas nur ReVo, sed
ankaŭ
utilaĵoj rilate al ĝi, html kreita versio, ktp ktp. Ja pluraj aferoj
elŝuteblas.

Krome, per 'rsync' kontroleblas aŭtomate ĉu dosieroj malaperis, aperis novaj,
ktp. Per simplaj 'tar' ne eblas tion fari, sen plenaj reelŝutoj de ĉio.

Krome, temas simple pri starigo de servilo 'rsyncd' rilate al tiu dosierarbo,
sub kiu pendas ĉio rilate al ReVo, elŝutebla.

Laŭ mi bonas.

--
+--------------------------------------------+----------------------+
| Lluís Batlle i Rossell                     |Tel.Olot. 972 26 71 24|
| Membre de [s3os] (www.s3os.net)            |    BCN.  93 16 22 680|
| viric@... / ICQ# 9658637            |    Mòb.  654 08 67 35|
| web: http://vicerveza.homeunix.net/~viric/ | Santa Pau / Catalunya|
+--------------------------------------------+----------------------+

#8504 From: Llus Batlle i Rossell <viric@...>
Date: Fri Oct 7, 2005 7:24 pm
Subject: Tradukoj rusaj
viriketo
Send Email Send Email
 
Saluton!

Mi miras, kaj dankegas, ke en ReVo estas tiom da tradukoj al la rusa lingvo.
Tamen, tiu kiu tion faris, ne klarigis pri la forta vokalo, same kiel faras la
plej multo da vortaroj (Бокарёв inkluzive).

Mi tre dankus se oni uzus la karakteron u0301 unikoda, por aldoni surstreketon
sur la forta vokalo. Eble iu povus krei specifan 'entity' por tio.


Vere al mi estas malmulte utila tiu rusa vortaro sen akcentosignoj.

Antaŭdankon

--
+--------------------------------------------+----------------------+
| Lluís Batlle i Rossell                     |Tel.Olot. 972 26 71 24|
| Membre de [s3os] (www.s3os.net)            |    BCN.  93 16 22 680|
| viric@... / ICQ# 9658637            |    Mòb.  654 08 67 35|
| web: http://vicerveza.homeunix.net/~viric/ | Santa Pau / Catalunya|
+--------------------------------------------+----------------------+

#8505 From: mjb0@...
Date: Fri Oct 7, 2005 7:53 pm
Subject: Re: Tradukoj rusaj
mjb_clubint
Send Email Send Email
 
Llus:

>Mi miras, kaj dankegas, ke en ReVo estas tiom da tradukoj al la rusa lingvo.
>Tamen, tiu kiu tion faris, ne klarigis pri la forta vokalo, same kiel faras la
>plej multo da vortaroj (Бокарёв inkluzive).
>
>Mi tre dankus se oni uzus la karakteron u0301 unikoda, por aldoni surstreketon
>sur la forta vokalo. Eble iu povus krei specifan 'entity' por tio.

Mi samopinias, ke la akuta supersigno u0301 estas la gxusta signo por
montri la akcentan silabon en la rusa, belorusa ktp. Mi tamen timas, ke uzi
gxin kreus problemojn: malbona aspekto cxe iuj foliumiloj/tiparoj,
nekongrueco kun sercxiloj... kaj esperi, ke ruslingvano volonte suprenos la
taskon korekti cx. 30000 tradukojn estas iom nerealece.

Marc

#8506 From: Wilhelm LUTTERMANN <wilhelm.luttermann@...>
Date: Fri Oct 7, 2005 11:45 pm
Subject: FW: -of
vlutermano
Send Email Send Email
 
Karaj,
mi plusendas la mesagxon de Michel Duc Goninaz pri la temo.
-vl.

----- Original Message -----
From: "Michel DUC GONINAZ" <michelduc@...>
To: <wilhelm.luttermann@...>
Sent: Wednesday, October 05, 2005 8:30 AM
Subject: Re: of- ?


ofo (ofa, ofe...) s'ajnas al mi akceptebla (kun gloso, kompreneble,
c'ar g'i estas vera neologismo, t.e. g'is nun ne uzata). Sed, se oni ne
volas g'in enkonduki, tiam oni devas akcepti iun sintagmon, kiel
"komenta voc'o" (eble tro preciza) au' "ekstera voc'o". Sed ankau' tiuj
esprimoj devus esti klarigitaj, c'ar oni ne povas diveni ilian precizan
signifon : ankau' ili estus "neologismoj".

Michel Duc Goninaz
105 Chemin de l'Échelle
FR-13100 AIX EN PROVENCE




Le 5 oct. 2005, à 04:12, Wilhelm LUTTERMANN a écrit :

> Kion diri pri vocxo en filmo, kiu estas komento farita ekster la
> filmitaj eroj
>
> (do, kiu estas en literaturo ekzemple la vocxo de la rakontisto),
> nomata en
>
> la franca "commentaire off", "voix off", en la germana "Off-Stimme",
> "Stimme
>
> aus dem Off"?
>
>
> Mi hezitas imiti tiujn du lingvojn uzante la anglan "off" ankau en
> Esperanto
>
> (ofa vocxo, la ofo). La franclingvan frazon „Pas besoin de
> commentaires off“ mi tradukis jene:
>
> „Nenia bezono de komenta vocxo“. Sed tio ne solvas la problemon
> gxenerale.
>
>
> Do, kion fari?
>
>
> Vilhelmo Lutermano.
>
>
> --
>
> Vilhelmo Lutermano aktivas en:
>
> Le Monde diplomatique en Esperanto - DIPLOMATIA MONDO
>
> http://eo.mondediplo.com
>
>
> kaj
>
>
> Monda Asembleo Socia (MAS)
>
> http://mas-eo.org
>
> ---
>
> Esperanto - Linukso de la lingvoj;
>
> Linukso - Esperanto de la komputiloj.
>
> -vl.
>



#8507 From: Wolfram Diestel <diestel@...>
Date: Fri Oct 7, 2005 7:06 pm
Subject: Re: 'rsync'
wolfram_diestel
Send Email Send Email
 
Je ado, la 6a de Oktobro 2005 15:05, Llus Batlle i Rossell skribis:
>
> Cetere... mi atus havi la kodon, kiun vi uzas por krei dict-vortarojn el
> la kruda XMLa ReVo. Mi planas a ani tiun programon a krei propran por

Temas pri la programo dictfaru.pl el la Voko-ilaro.

Amike,
   Volframo.

--
Wolfram Diestel <wolfram@...>

#8508 From: Wilhelm LUTTERMANN <wilhelm.luttermann@...>
Date: Sat Oct 8, 2005 11:15 pm
Subject: sekretdelikto?
vlutermano
Send Email Send Email
 

Karaj,

en la franca "délit d'initié", en la germana "Insidergeschäft", temas pri

kontraulegxa, sed profitiga ago pro apartaj scioj, ekz-e vendo au acxeto de

akcioj en borso surbaze de apartaj scioj kiujn la koncernato havas pro sia

funkcio kaj kiujn li pro tio ne rajtas tiel utiligi.

Mi tradukis per "sekretdelikto", sed cxu iu scias pli taugan solvon?



Vilhelmo Lutermano.



--

Vilhelmo Lutermano aktivas en:

Le Monde diplomatique en Esperanto - DIPLOMATIA MONDO

http://eo.mondediplo.com



kaj



Monda Asembleo Socia (MAS)

http://mas-eo.org

---

Esperanto - Linukso de la lingvoj;

Linukso - Esperanto de la komputiloj.

-vl.


#8509 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 8:31 am
Subject: sekretdelikto?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
>kontraulegxa, sed profitiga ago pro apartaj scioj. . .
>Mi tradukis per "sekretdelikto", sed cxu iu scias pli taugan solvon?

"krimo pro utiligo de oficaj informoj" estus la kompleta priskribo, sed mi ne
sukcesas mallongigi g'in kontentige al io, ekzemple: "ofic-sekret-krimo".

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8510 From: mjb0@...
Date: Sun Oct 9, 2005 10:32 am
Subject: Re: sekretdelikto?
mjb_clubint
Send Email Send Email
 
Renato:
> >kontraulegxa, sed profitiga ago pro apartaj scioj. . .
> >Mi tradukis per "sekretdelikto", sed cxu iu scias pli taugan solvon?
>
>"krimo pro utiligo de oficaj informoj" estus la kompleta priskribo,

Cxu vere "krimo"? Mi ja scias, ke "delikto" ne estas oficiala, sed konservi
la diferencon inter "krimo" kaj "delikto" jure gravas. Cetere PIV mem donas
al vi kontentigan solvon: gxi enhavas "krimeto" kiel sinonimon de "delikto".

>sed mi ne sukcesas mallongigi g'in kontentige al io, ekzemple:
>"ofic-sekret-krimo".

La solvo de Vilhelmo sxajnas al mi tauxga, sed mi agnoskas, ke ne konas la
kampon kaj nenion tian trovis en la gazetaro pere de Kukolo. La plej
lauxvorta traduko de la franca "dli d'initi" estus "delikto (fare) de
ensekretigito", sed malfacilas kompaktigi tiun esprimon.

Marc

#8511 From: Bertilo Wennergren <bertilow@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 12:09 pm
Subject: Re: sekretdelikto?
bertilow
Send Email Send Email
 
Marc:

> La plej lauxvorta traduko de la franca "déli d'initié" estus
> "delikto (fare) de ensekretigito", sed malfacilas kompaktigi tiun
> esprimon.

Nu, ekzistas la (neoficiala) vorto "inici". Kaj do eblas proksime
pausi la Francan per "inicitokrimeto" au "krimeto fare de inicito".

En la Sveda oni populare chiam parolas pri "insider-brott". La unua
parto estas la Angla vorto "insider", kiu estas sufiche ofte uzata en
la Sveda por "internulo" en la senco "persono, kiu apartenas al la
koncerna loko, tie laborante au oficante au simile".

La termino "insider-brott" havas tamen pli vastan signifon kaj uzon.
Same estas, se mi ne eraras pri la Angla "insider crime". Temas pri
chia ajn krimo fare de au helpe de persono, kiu apartenas al la
koncerna loko au firmao. La internulo povas pli facile fari la krimon
au helpi al ties farado pro scioj pri la koncerna loko au firmao. La
nun diskutata financa krimo au krimeto estas ia speciala okazo de tiaj
krimoj, almenau lau la Sveda (kaj Angla) lingvouzoj.

(Sed ankau povas esti, ke mi multon miskomprenis pri la afero.)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

#8512 From: Roland ROTSAERT <roland.rotsaert@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 12:26 pm
Subject: Re: sekretdelikto?
rotsaert8000
Send Email Send Email
 
Wilhelm LUTTERMANN wrote:
> Karaj,
>
> en la franca "délit d'initié", en la germana "Insidergeschäft", temas pri
>
> kontraulegxa, sed profitiga ago pro apartaj scioj, ekz-e vendo au acxeto de
>
> akcioj en borso surbaze de apartaj scioj kiujn la koncernato havas pro sia
>
> funkcio kaj kiujn li pro tio ne rajtas tiel utiligi.
>
> Mi tradukis per "sekretdelikto", sed cxu iu scias pli taugan solvon?
>
>
La 'Borsa terminaro kvinlingva' de Hans Wiersch (vidu detalojn je
http://www.esperanto.be/fel/but/lib/bt5l.html) donas por 'insider' DE,
EN, NL: insider, EO: insajdero, FR: personne au courant; personne dans
de le coup.
La vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto (2004,
http://www.esperanto.be/fel/but/lib/progm.php) donas: konanto, inicito.

Mi demandas min cxu 'Insidergeschäft' cxiam estas delikto/krimo;
transakcio de  inicito laux mi nur estas kontrauxlegxa se efektive estas
legxo kiu malpermesas gxin.

Por personoj kiuj ne scias pri kio temas:
Ekzemple oficisto de entrepreno povas havi gravajn informojn pri la
entrepreno, kiujn la ekstera mondo ne ankoraux havas, kaj surbaze de
tiuj informoj en bona momento vendi aux acxeti akciojn de tiu
entrepreno. Tia transakcio normale estas kontrauxlegxa.

Detala klarigo (en germana lingvo) estas je
http://de.wikipedia.org/wiki/Insider.

--
Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, t/f/a +32-50-330004
http://mywebpage.netscape.com/rotsaert8000/

#8513 From: Sergio Pokrovskij <pokrov49@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 1:05 pm
Subject: Re: sekretdelikto?
pokrov49
Send Email Send Email
 
--- Roland ROTSAERT:
...

> La 'Borsa terminaro kvinlingva' de Hans Wiersch (vidu detalojn je
> http://www.esperanto.be/fel/but/lib/bt5l.html) donas por 'insider' DE,
> EN, NL: insider, EO: insajdero, FR: personne au courant; personne dans
> de le coup.

Min sxokas tiu "insajdero", kiu estas neniom pli bona ol "internulo".
Homo komprenanta, kio estas "insider", senprobleme rekonos gxin en la
malpli barbara "internulo".

Cetere, tio ne solvas la problemon pri la krim(et)o.  Ruse oni dirus
iom longe, sed tio ja estas suficxe klara: "Misuzo de internula
informo".

> La vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto (2004,
> http://www.esperanto.be/fel/but/lib/progm.php) donas: konanto, inicito.

Tro gxenerale.  Oni povas koni (scii?!) sen esti rajtigita scii.  Kaj
"inici" estas tute alia afero, neniel rilata al la temo.

--
Sergio





__________________________________
Yahoo! Music Unlimited
Access over 1 million songs. Try it free.
http://music.yahoo.com/unlimited/

#8514 From: mjb0@...
Date: Sun Oct 9, 2005 1:59 pm
Subject: Re: sekretdelikto?
mjb_clubint
Send Email Send Email
 
Sergio:

> > La vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto (2004,
> > http://www.esperanto.be/fel/but/lib/progm.php) donas: konanto, inicito.
>
>Tro gxenerale.  Oni povas koni (scii?!) sen esti rajtigita scii.  Kaj
>"inici" estas tute alia afero, neniel rilata al la temo.

Mi samopinias, ke "inicito" ne tauxgas. La franca "initi" estas uzata
figursence en maniero iom stranga ankaux por francoj. Laux la franca legxo,
kulpanto de tia krimeto estas dungito de la koncerna kompanio, kiu konas
konfidencajn informojn pri gxi, kaj ilin misuzas. "Internulo" redonas nur
parton de la afero, sed la propono "sekretdelikto" de Vilhelmo enhavas la
cxefan ideon: delikto ligita al sekretaj/konfidencaj informoj.

Marc

#8515 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 11:51 am
Subject: sekretdelikto?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
Marc:

>Cxu vere "krimo"? Mi ja scias, ke "delikto" ne estas oficiala, sed konservi
>la diferencon inter "krimo" kaj "delikto" jure gravas.

Kiel diras la himno? "...ne al Marc radikojn soifanta..."

>Cetere PIV mem donas
>al vi kontentigan solvon: gxi enhavas "krimeto" kiel sinonimon de "delikto".

Bone. Do, estus krimeto.

>sed malfacilas kompaktigi tiun esprimon.

Tion ankau' mi trovis. Eble "Sekret-ekspluatado/utiligado/uzo".

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8516 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Sun Oct 9, 2005 3:07 pm
Subject: sekretdelikto?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
>Min sxokas tiu "insajdero"

Mi ne diris ion, sed pensis en mia kapo "C'e alaho estas mia rifugejo!"

>"Misuzo de internula informo".

Tre klara, sed kiel koncizigebla?

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8517 From: jv <jvachey2005@...>
Date: Mon Oct 10, 2005 9:44 am
Subject: Re: sekretdelikto?
jerome_vachey
Send Email Send Email
 
Wilhelm:
> la franca "délit d'initié", en la germana "Insidergeschäft"...
> Mi tradukis per "sekretdelikto"

eble oni ne tiom zorgu pri la "internulo".  cxu per "informoliko" aux
"sekretperfidigo" oni ne povas konstrui suficxe kompreneblan frazon?

cetere antaux kelkaj jaroj unuafoje vidante la francan terminon mi devis sercxi
difinon.  se la traduko ne estas travidebla, tio nur signifos ke gxi ne estas
pli bona ol la originalo.

jxeromo

#8518 From: Horvth Jzsef <Jozsef.Horvath@...>
Date: Mon Oct 10, 2005 10:00 am
Subject: RE: sekretdelikto?
horjoz
Send Email Send Email
 
>>"Misuzo de internula informo".
>
>Tre klara, sed kiel koncizigebla?

Sergio, por mi, hungaro chi tiu sintagmo estas senplie komprenebla, el-ene
kreita, bone Esperanta.
Renato, mi ne vidas kialon nepre koncizigi ghin, ghi ja ne estas chiutaga
uzajho, kiel ekz. tablo, sed apartenas al la faka lingvajho.

Amike

Jozefo Horvath

#8519 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Mon Oct 10, 2005 12:42 pm
Subject: sekretdelikto?
renatocorsetti
Send Email Send Email
 
Jozefo:

>Renato, mi ne vidas kialon nepre koncizigi ghin, ghi ja ne estas chiutaga
>uzajho, kiel ekz. tablo, sed apartenas al la faka lingvajho.

Mi konsentas.

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

#8520 From: mjb0@...
Date: Mon Oct 10, 2005 5:49 pm
Subject: Re: sekretdelikto?
mjb_clubint
Send Email Send Email
 
Renato:

>Jozefo:
>
> >Renato, mi ne vidas kialon nepre koncizigi ghin, ghi ja ne estas chiutaga
> >uzajho, kiel ekz. tablo, sed apartenas al la faka lingvajho.
>
>Mi konsentas.

Mi ne nepre. Gxi ja estas cxiutaga uzajxo por la koncernaj fakuloj. Kaj
gxuste tial kreigxas fakaj terminoj: pli koncizaj, pli facile uzeblaj,
malpli ambiguaj ktp. Se ni devus uzi cxirkauxfrazon por cxiu fakvorto,
estus vane fanfaroni pri la uzebleco de E "en cxiuj kampoj de la homa
aktivado".

Marc

Messages 8491 - 8520 of 21922   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help