Mi mem gxenerale kontrawas esperantigon de loknomoj, cxar neniu
trovos ilin en atlaso (maparo).
Mi kontrawas esperantigon de propraj nomoj, cxar tiu rezultigos je tio
ke homoj kiuj ordinare portas malsamajn nomojn, subite ekhavos la
saman: Wil, Wim, Willem, Willy, Wilhelm, kaj Guillaume igxus Vilhelmo,
Vilhelmo, Vilhelmo, Vilhelmo, Vilhelmo kaj Vilhelmo....
Foje transskribado jes utilas, sed oni respektu la originan sonojn.
Por mi, Mihxal aw Mihxail' estas tute prononceblaj, do ne necesas
anglisma sxangxo al esp-e misinterpretebla mic-ha-el/micxael
Se tiu nomo estas prononcata kiel en la angla, logika transskribo
estus "Majkl"
gxis, Ronaldo