> Jena demando: imagu viran pantalonon, bone gladitan por iu solenajxo.
> Sur antauxa (k malantauxa) flanko de cxiu pantalontubo estas vertikalaj
> faltoj, kiuj aspektas suficxe "akraj".
> Kiel vi nomas tiujn faltojn?
> En la rusa estas tute nelogika figura senco de "sagoj" au "montriloj", sed
> E-o meritas havi logikan vorton.
> Kiel en aliaj nacilingvoj?
>
> Amike - Valentin Melnikov
>
> Emante esti dece vestita, gladiteco gravas, kaj en la finna lingvo ni faras
> faldajxojn; faldacxoj ne tauxgas. Slange tiuj povas esti nomataj "premajxoj"
> (gladi estas premi).
>
Sl. Tomas'
[Non-text portions of this message have been removed]
Mi serĉas opiniojn kaj informojn pri ekzistantaj interretaj
kunlaborigaj traduksistemoj, kaj proponojn por plibonigi la plej
bonajn el ili. Imagu, ke vi havus buĝeton por krei novan tian
sistemon por kunlaborigi multegajn homojn por krei bonajn, sufiĉe
kontrolitajn tradukaĵojn – kiel ĝi aspektus?
Antaŭdankon pro viaj kontribuoj.
Tim
2009/10/13 Tim Morley <t_morley@...>:
> Mi serĉas opiniojn kaj informojn pri ekzistantaj interretaj
> kunlaborigaj traduksistemoj, kaj proponojn por plibonigi la plej
> bonajn el ili. Imagu, ke vi havus buĝeton por krei novan tian
> sistemon por kunlaborigi multegajn homojn por krei bonajn, sufiĉe
> kontrolitajn tradukaĵojn – kiel ĝi aspektus?
>
> Antaŭdankon pro viaj kontribuoj.
SXANGXO-HISTORIO:
Kiel CVS aux aliaj tiaj "versio-mastrumaj" programoj, aux kiel vikio,
estu historio de sxangxoj, kun tekstaj priskriboj de la redaktinto pri
la sxangxo.
SIMPLA UZO:
Estu simpla retpagxa fasado (kiel vikio, iom malkiel programista iloj
kiel CVS) por ke netehxnikemuloj povu uzi gxin facile. (Ekzemple
redaktado de malsimpla XML-formato forpelis iujn netehxnike spertajn
homojn de Reta-Vortaro.)
AUXTOMATA KONTROLO DE VALIDA KODO:
Se estas ia teksta kodo (ekzemple en vikio, aux XML de ReVo, ktp), la
sistemo auxtomate kaj tuj kontrolu cxu estas formataj eraroj, kaj
indiku lokon de eraro.
OPCIOJ PRI PRIVATECO:
Estu opcioj por ke redaktado estu farebla de cxiu interesata (kiel
vikipedio) aux privata kaj farebla nur de grupanoj kun pasvorto.
Estu opcioj kaze de privata projekto ke la teksto mem estu videbla
(sed ne redaktebla) de aliaj homoj (por ricevi komentojn) aux tute
kasxita de la publiko.
LABORO RETE AUX LOKE:
Tamen estu ia maniero elsxuti la tekston por prilabori gxin loke, for
de interreto (kiel CVS, malkiel vikio) kaj poste alsxuti la sxangxojn.
FACILA EBLO DIVIDI TEKSTOJN EN APARTAJN SEKCIOJN:
Estu facila maniero havi apartaj pagxojn aux sekciojn (ekzemple por
redakti kolektojn de mallongaj noveloj, proverboj, poemoj, komiksoj
lauxpagxe, ktp)
MONTRADO DE NETRADUKITA AUX SXANGXITA SEKCIOJ:
Kiel la lernu-sistemo, gxi montru sekciojn, kiuj ne havas tradukon,
aux kiuj sxangxigxis.
KUNTEKSTO (POR PROGRAMA TEKSTO):
Mi cxefe pensas pri traduko de dokumento (libro, artikolo, ktp), sed
se temas pri traduko de tekstoj en programo, devas esti indiko pri
kunteksto kaj uzo kun cxiu tekstero.
BILDOJ:
Estu facila maniero ligi videblan alsxutitan bildon kun pagxoj aux
sekcioj (por redakti komiksojn, ekzemple - tian sistemon uzas la grupo
kiu tradukis Rat-Man kaj Diabolik, kun vikia redakta sistemo)
UNIKODO:
Kompreneble la programo traktu Unikodon gxuste (sed ne nur, la
cxaplitajn literojn de Esperanto, sed tutan Unikodon). (Hm, cxu
necesas diri tion? Versxajne, pro pluraj Eo-projektoj kiuj ankoraux
lame traktas Unikodon kaj ecx lame traktas la literojn de Esperanto
mem... :/ )
GLOSARO:
Konvenus havi lokon por krei liston de vortoj kaj esprimoj uzataj en
la projekto, por ke cxiu traduku fakesprimojn, proprajn nomojn, ktp
konsekvence. (Tamen tio ne nepre bezonus esti parto de kerna sistemo;
oni povus suficxe facile trakti tion aparte, mi supozas.)
jen miaj pensoj,
russ
Russ Williams precizigis:
> NGXO-HISTORIO:
> Kiel CVS aux aliaj tiaj "versio-mastrumaj" programoj, aux kiel vikio,
> estu historio de sxangxoj, kun tekstaj priskriboj de la redaktinto pri
> la sxangxo.
>
> SIMPLA UZO:
> Estu simpla retpagxa fasado (kiel vikio, iom malkiel programista iloj
> kiel CVS) por ke netehxnikemuloj povu uzi gxin facile. (Ekzemple
> redaktado de malsimpla XML-formato forpelis iujn netehxnike spertajn
> homojn de Reta-Vortaro.)
>
> AUXTOMATA KONTROLO DE VALIDA KODO:
> Se estas ia teksta kodo (ekzemple en vikio, aux XML de ReVo, ktp), la
> sistemo auxtomate kaj tuj kontrolu cxu estas formataj eraroj, kaj
> indiku lokon de eraro.
>
> OPCIOJ PRI PRIVATECO:
> Estu opcioj por ke redaktado estu farebla de cxiu interesata (kiel
> vikipedio) aux privata kaj farebla nur de grupanoj kun pasvorto.
>
> Estu opcioj kaze de privata projekto ke la teksto mem estu videbla
> (sed ne redaktebla) de aliaj homoj (por ricevi komentojn) aux tute
> kasxita de la publiko.
>
> LABORO RETE AUX LOKE:
> Tamen estu ia maniero elsxuti la tekston por prilabori gxin loke, for
> de interreto (kiel CVS, malkiel vikio) kaj poste alsxuti la sxangxojn.
>
> FACILA EBLO DIVIDI TEKSTOJN EN APARTAJN SEKCIOJN:
> Estu facila maniero havi apartaj pagxojn aux sekciojn (ekzemple por
> redakti kolektojn de mallongaj noveloj, proverboj, poemoj, komiksoj
> lauxpagxe, ktp)
>
> MONTRADO DE NETRADUKITA AUX SXANGXITA SEKCIOJ:
> Kiel la lernu-sistemo, gxi montru sekciojn, kiuj ne havas tradukon,
> aux kiuj sxangxigxis.
>
> KUNTEKSTO (POR PROGRAMA TEKSTO):
> Mi cxefe pensas pri traduko de dokumento (libro, artikolo, ktp), sed
> se temas pri traduko de tekstoj en programo, devas esti indiko pri
> kunteksto kaj uzo kun cxiu tekstero.
>
> BILDOJ:
> Estu facila maniero ligi videblan alsxutitan bildon kun pagxoj aux
> sekcioj (por redakti komiksojn, ekzemple - tian sistemon uzas la grupo
> kiu tradukis Rat-Man kaj Diabolik, kun vikia redakta sistemo)
>
Eble plejparto de la legantoj ne komprenas la teknikan kekston; utilus
esprimi ĝin per komunaj vortoj.
> UNIKODO:
> Kompreneble la programo traktu Unikodon gxuste
Kiel oni ĝuste trakti ĝin?
> (sed ne nur, la cxaplitajn literojn de Esperanto, sed tutan Unikodon). (Hm,
cxu
> necesas diri tion? Versxajne, pro pluraj Eo-projektoj kiuj ankoraux
> lame traktas Unikodon kaj ecx lame traktas la literojn de Esperanto mem... :/
)
>
> GLOSARO:
> Konvenus havi lokon por krei liston de vortoj kaj esprimoj uzataj en
> la projekto, por ke cxiu traduku fakesprimojn, proprajn nomojn, ktp
> konsekvence. (Tamen tio ne nepre bezonus esti parto de kerna sistemo;
> oni povus suficxe facile trakti tion aparte, mi supozas.)
>
Kompreneble la kunordiganto komuniku, ĉu malkonsili la neologismojn se
estas samsignifajn oficialajn vortoj.
Tamen ĉi tiu estas lingva elekto.
Dankon
J-K Rinaldo
2009/10/13 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <esperanto.pd@...>:
>> UNIKODO:
>> Kompreneble la programo traktu Unikodon gxuste
> Kiel oni ĝuste trakti ĝin?
La sistemo akceptu unikodan tekston de la uzanto, konservu gxin
gxuste, kaj montru gxin gxuste.
(Estas iuj Eo-vikioj, ekzemple, kiuj postulas askian tekston, do oni
ecx ne povas uzi cxapelitajn literojn sed tajpas kaj vidas iksojn.
Same kiel oni devas fari en retposxto gxenerale, ekzemple, cxar multaj
retposxtaj programoj ne bone traktas Unikodon.)
Krome probable necesus havi opcion, ke uzanto povas tajpi ikse, cxar
iuj homoj ne scipovas tajpi cxapelitajn literojn per propra komputilo,
aux fojfoje laboras per komputilo de alia neesperantista homoj kie
mankas Esperanta klavaro, ekzemple. La sistemo de Vikipedio tauxgas
tiusence.
>> GLOSARO:
>> Konvenus havi lokon por krei liston de vortoj kaj esprimoj uzataj en
>> la projekto, por ke cxiu traduku fakesprimojn, proprajn nomojn, ktp
>> konsekvence. (Tamen tio ne nepre bezonus esti parto de kerna sistemo;
>> oni povus suficxe facile trakti tion aparte, mi supozas.)
>>
> Kompreneble la kunordiganto komuniku, ĉu malkonsili la neologismojn se
> estas samsignifajn oficialajn vortoj.
> Tamen ĉi tiu estas lingva elekto.
Ne nur temas pri GXENERALA lingva konsilo (cxu eviti aux uzi
neologismojn, ktp), sed pri konsekvenca stilo pri SPECIFAJ vortoj kaj
esprimoj, do registrado de multaj etaj decidoj pri specifaj vortoj kaj
esprimoj. Ekzemple se oni tradukas historion tekston kiu mencias la
"US Civil War" plurfoje diversloke, eble la grupo volas interkonsenti
cxu "usona enlanda milito", "Usona civila milito", aux io alia estu la
konsekvence uzata esprimo tra la tuta teksto. Aux se estas multaj
geografiaj nomoj malpli konataj ol gravaj lokoj kiel "Parizo",
"Londono" ktp (kiuj havas klarajn tradiciajn nomojn en Esperanto)...
homoj ofte perpleksigxas cxu uzi la originalan nomon (ekzemple
"Austin") aux ian Esperantigita formo ("Auxstino") - gxenus se iuj
partoj de la teksto uzus "Austin" kaj aliaj partoj uzus "Auxstino".
Des pli pri personaj nomoj de homoj, precipe en fikcio - ne tauxgus se
persono aperus kiel "John" kelkfoje kaj "Johano" aliloke en la sama
rakonto. La celo estas, ke oni eksplice kreu liston pri tiaj decidoj,
por ke la tradukantoj povu facile retrovi kiel la grupo decidis
traduki la eble multegajn, depende de la teksto, tiajn specifajn
esprimojn, kiuj estas diversmaniere esprimeblaj en traduko, sed pri
kiuj oni preferus konsekvencecon.
tradukeme,
russ
Saluton
> Russ Williams:
> ...
> jen miaj pensoj,
Russ versxajne skribis jam cxion, kion bezonas bona traduksistemo. Videblas ke
tiuj 'pensoj' jam de longe logxis en lia kapo ;)
Bedauxrinde, mi trovis gxis nun neniun solvon kun cxiuj menciitaj trajtoj (eble
tasko por E@I?).
Programistoj uzas CVS ekz. cxe www.launchpad.net kie estas ankaux parto
"Tradukoj".
Dume, provu cxu OmegaT (http://www.omegat.org) tauxgus por vi.
Beduxrinde, mi ne provis gxin uzi rete. Tamen mi jam scias ke mankas multaj
devigaj, ekz. sxangxohistorio.
Amike
---
Sebastiano
---------------------
Panorama Internetu - prognoza pogody, poczta e-mail, SMS, wyszukiwarki: Gooru,
Anonser, serwisy: randki, ogloszenia, wakacje, program TV, Kina, muzyka, DVD,
newsy, inne.
http://www.panoramainternetu.pl/ (http://www.epf.pl/)
Saluton, kara Vi skribis Tim.
13 октября 2009 г., 5:29:25:
Miajn gratlojn kaj bondezirojn!
>
> Mi serĉas opiniojn kaj informojn pri ekzistantaj interretaj
> kunlaborigaj traduksistemoj, kaj proponojn por plibonigi la plej
> bonajn el ili. Imagu, ke vi havus buĝeton por krei novan tian
> sistemon por kunlaborigi multegajn homojn por krei bonajn, sufiĉe
> kontrolitajn tradukaĵojn – kiel ĝi aspektus?
> Antaŭdankon pro viaj kontribuoj.
--
Estimoplene
Eugeno S.Perevertajlo
Abon. jas^ik 140, Poc^tamt,
UZB-700000 Tas^kento,
Uzbekistano, CIS mailto:esperuzo@...
Saluton Russ.
De kelkaj jaroj mi kompilas
http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta de kiu la pagxaro
havas pagxojn 'historio' kaj 'diskuto', kaj permesas tajpi la cxapelitajn
literojn x-surogate.
Cxu do la projekto http://eo.wiktionary.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do ne
proponas cxion, aux preskaux cxion, kion vi sercxas?
Amike,
Mike Leon
----- Original Message -----
From: "Russ Williams" <cxiomortas@...>
To: <programistoj-respondas@yahoogroups.com>
Cc: <tradukado@yahoogroups.com>
Sent: Tuesday, October 13, 2009 7:36 PM
Subject: [tradukado] Re: [programistoj-respondas] Kia estas la perfekta
kuntraduka sistemo?
2009/10/13 Tim Morley <t_morley@...>:
> Mi serĉas opiniojn kaj informojn pri ekzistantaj interretaj
> kunlaborigaj traduksistemoj, kaj proponojn por plibonigi la plej
> bonajn el ili. Imagu, ke vi havus buĝeton por krei novan tian
> sistemon por kunlaborigi multegajn homojn por krei bonajn, sufiĉe
> kontrolitajn tradukaĵojn – kiel ĝi aspektus?
>
> Antaŭdankon pro viaj kontribuoj.
SXANGXO-HISTORIO:
Kiel CVS aux aliaj tiaj "versio-mastrumaj" programoj, aux kiel vikio,
estu historio de sxangxoj, kun tekstaj priskriboj de la redaktinto pri
la sxangxo.
SIMPLA UZO:
Estu simpla retpagxa fasado (kiel vikio, iom malkiel programista iloj
kiel CVS) por ke netehxnikemuloj povu uzi gxin facile. (Ekzemple
redaktado de malsimpla XML-formato forpelis iujn netehxnike spertajn
homojn de Reta-Vortaro.)
AUXTOMATA KONTROLO DE VALIDA KODO:
Se estas ia teksta kodo (ekzemple en vikio, aux XML de ReVo, ktp), la
sistemo auxtomate kaj tuj kontrolu cxu estas formataj eraroj, kaj
indiku lokon de eraro.
OPCIOJ PRI PRIVATECO:
Estu opcioj por ke redaktado estu farebla de cxiu interesata (kiel
vikipedio) aux privata kaj farebla nur de grupanoj kun pasvorto.
Estu opcioj kaze de privata projekto ke la teksto mem estu videbla
(sed ne redaktebla) de aliaj homoj (por ricevi komentojn) aux tute
kasxita de la publiko.
LABORO RETE AUX LOKE:
Tamen estu ia maniero elsxuti la tekston por prilabori gxin loke, for
de interreto (kiel CVS, malkiel vikio) kaj poste alsxuti la sxangxojn.
FACILA EBLO DIVIDI TEKSTOJN EN APARTAJN SEKCIOJN:
Estu facila maniero havi apartaj pagxojn aux sekciojn (ekzemple por
redakti kolektojn de mallongaj noveloj, proverboj, poemoj, komiksoj
lauxpagxe, ktp)
MONTRADO DE NETRADUKITA AUX SXANGXITA SEKCIOJ:
Kiel la lernu-sistemo, gxi montru sekciojn, kiuj ne havas tradukon,
aux kiuj sxangxigxis.
KUNTEKSTO (POR PROGRAMA TEKSTO):
Mi cxefe pensas pri traduko de dokumento (libro, artikolo, ktp), sed
se temas pri traduko de tekstoj en programo, devas esti indiko pri
kunteksto kaj uzo kun cxiu tekstero.
BILDOJ:
Estu facila maniero ligi videblan alsxutitan bildon kun pagxoj aux
sekcioj (por redakti komiksojn, ekzemple - tian sistemon uzas la grupo
kiu tradukis Rat-Man kaj Diabolik, kun vikia redakta sistemo)
UNIKODO:
Kompreneble la programo traktu Unikodon gxuste (sed ne nur, la
cxaplitajn literojn de Esperanto, sed tutan Unikodon). (Hm, cxu
necesas diri tion? Versxajne, pro pluraj Eo-projektoj kiuj ankoraux
lame traktas Unikodon kaj ecx lame traktas la literojn de Esperanto
mem... :/ )
GLOSARO:
Konvenus havi lokon por krei liston de vortoj kaj esprimoj uzataj en
la projekto, por ke cxiu traduku fakesprimojn, proprajn nomojn, ktp
konsekvence. (Tamen tio ne nepre bezonus esti parto de kerna sistemo;
oni povus suficxe facile trakti tion aparte, mi supozas.)
jen miaj pensoj,
russ
Saluton.
Mi pripensis la aferon denove, kaj volas aldoni kelkajn elementojn al
tiuj de Russ.
> SXANGXO-HISTORIO:
> Kiel CVS aux aliaj tiaj "versio-mastrumaj" programoj, aux kiel vikio,
> estu historio de sxangxoj, kun tekstaj priskriboj de la redaktinto pri
> la sxangxo.
En CVS oni povas aldoni nur unu komenton por la tuta sxangxo. Tio ne
suficxas - bezonata estas maniero priskribi kialon de cxiu sxangxo kaj
diskuton pri gxi.
La programaro ebligu ankaux revenon de tuto, aux nur parto, de iu ajn
historia versio.
> SIMPLA UZO:
> Estu simpla retpagxa fasado (kiel vikio, iom malkiel programista iloj
> kiel CVS) por ke netehxnikemuloj povu uzi gxin facile. (Ekzemple
> redaktado de malsimpla XML-formato forpelis iujn netehxnike spertajn
> homojn de Reta-Vortaro.)
> AUXTOMATA KONTROLO DE VALIDA KODO:
> Se estas ia teksta kodo (ekzemple en vikio, aux XML de ReVo, ktp), la
> sistemo auxtomate kaj tuj kontrolu cxu estas formataj eraroj, kaj
> indiku lokon de eraro.
Mi aldonus, ke la sistemo ebligu elsxuton de la tradukendajxoj en ajna
norma formato, ekz. kiel po-dosieroj, TMX-dosieroj, k.a. tiel, ke cxiu
tradukanto laboru laux siaj spertoj kaj posedatan programaron.
La sistemo disdonu kaj akceptu ajnan formaton, senpere sxangxante gxin
al uzata interne.
La uzanto ne rimarku, ke iu sxangxigxas - li nur elektu la formaton plej
tauxgan por li.
> OPCIOJ PRI PRIVATECO:
> Estu opcioj por ke redaktado estu farebla de cxiu interesata (kiel
> vikipedio) aux privata kaj farebla nur de grupanoj kun pasvorto.
> Estu opcioj kaze de privata projekto ke la teksto mem estu videbla
> (sed ne redaktebla) de aliaj homoj (por ricevi komentojn) aux tute
> kasxita de la publiko.
Ecx pli - oni povu dividi (persone - tie ne temas pri auxtomata divido
de tradukata teksto en aparte traduktajan pecetojn) la tradukotan materialon
en partojn, ekz. havante la libron dividi gxin laux cxapitroj, por pli
bone mastrumi procezon de la traduko (kiel skribite ĉe FACILA EBLO DIVIDI
TEKSTOJN EN APARTAJN SEKCIOJN).
Cxiu parto estu distinata aparte (aux grupe) al redaktado por difinita
personaro/por cxiuj/nur por legado (la lasta ekz. kiam traduko estas jam
finita).
> LABORO RETE AUX LOKE:
> Tamen estu ia maniero elsxuti la tekston por prilabori gxin loke, for
> de interreto (kiel CVS, malkiel vikio) kaj poste alsxuti la sxangxojn.
Gxi akceptu tekston senditan retposxte, alsxutitan per ftp/svn k.a. en
ajna formato (vidu rimarkojn ĉe AUXTOMATA KONTROLO DE VALIDA KODO), kaj
redaktata per reta redaktiulo.
Krome, la sistemo ebligu bari jxus tradukatan tekston, por ke ne okazu
samtempa redaktado, kaj ankaux posedu bonan ilaron por kontroli kaj
(mal)akcepti konfliktojn.
> FACILA EBLO DIVIDI TEKSTOJN EN APARTAJN SEKCIOJN:
> Estu facila maniero havi apartaj pagxojn aux sekciojn (ekzemple por
> redakti kolektojn de mallongaj noveloj, proverboj, poemoj, komiksoj
> lauxpagxe, ktp)
Kaj la sistemo mem (laux difinitaj principoj) dividu la tekston en
pecetojn (ekz. frazojn, alineojn, k.a.) por ke oni povu pli facile
tradukadi. Certe, cxe ekz. po-dosieroj, tiuj pecetoj estos sxajne la
tradukataj cxenojn, sed oni povu tion agordi lauxplacxe.
> MONTRADO DE NETRADUKITA AUX SXANGXITA SEKCIOJ:
> Kiel la lernu-sistemo, gxi montru sekciojn, kiuj ne havas tradukon,
> aux kiuj sxangxigxis.
Kaj ebleco marki la sekcion "nefidinda traduko" kun priksribo.
Indus ankaux havi statistikon: kio kaj kiom grade estas tradukita, kiom
da versioj/sxangxoj havas.
> KUNTEKSTO (POR PROGRAMA TEKSTO):
> Mi cxefe pensas pri traduko de dokumento (libro, artikolo, ktp), sed
> se temas pri traduko de tekstoj en programo, devas esti indiko pri
> kunteksto kaj uzo kun cxiu tekstero.
> BILDOJ:
> Estu facila maniero ligi videblan alsxutitan bildon kun pagxoj aux
> sekcioj (por redakti komiksojn, ekzemple - tian sistemon uzas la grupo
> kiu tradukis Rat-Man kaj Diabolik, kun vikia redakta sistemo)
Tiun mi neniam vidis en uzo, tamen uzante sxangxositemon cxe MSWord, mi
tre aprezas eblecon vidi aux la finan tekston kun markitaj sxangxoj, aux
male - la malnovan tekston kun sxangxoj.
Oni ankaux povu difini, cxu la teksto devas esti same longa kiel la
originalo (kutime ĝi ne povas esti pli longa), kaj kontrolu
klavarkurtvojoj (por ke ne okazu plurobligo ene de iu parto).
> UNIKODO:
> Kompreneble la programo traktu Unikodon gxuste (sed ne nur, la
> cxaplitajn literojn de Esperanto, sed tutan Unikodon). (Hm, cxu
> necesas diri tion? Versxajne, pro pluraj Eo-projektoj kiuj ankoraux
> lame traktas Unikodon kaj ecx lame traktas la literojn de Esperanto
> mem... :/ )
Mi volus ke cxiu uzanto elektu uzatan kodigon (plej bone se la sistemo
povu mem diveni gxin). Kelkaj uzas utf-32 kun diversaj bitvicoj, aliaj
utf-8, aliaj ISO-8859 normojn aux x- cxu h- sistemon. Sed interne gxi
estu unikodo.
> GLOSARO:
> Konvenus havi lokon por krei liston de vortoj kaj esprimoj uzataj en
> la projekto, por ke cxiu traduku fakesprimojn, proprajn nomojn, ktp
> konsekvence. (Tamen tio ne nepre bezonus esti parto de kerna sistemo;
> oni povus suficxe facile trakti tion aparte, mi supozas.)
Estu deversaj vortaroj - gxeneralaj (por cxiuj projektoj de la lingvo)
kaj lokaj (nur por unuopa projekto).
Krome ekzistu ankaux masxina traduko, kiu povu proponi tradukon, kaj oni
gxin akceptu (aux ne) kun eblaj sxangxoj.
> jen miaj pensoj,
> russ
Eble oni povus rigardi kiel fukcias Google Translation Toolkit (mi ne
pridiskutu kiel Google profitas de alies laboro).
Amike
---
Sebastiano
---------------------
Panorama Internetu - prognoza pogody, poczta e-mail, SMS, wyszukiwarki: Gooru,
Anonser, serwisy: randki, ogloszenia, wakacje, program TV, Kina, muzyka, DVD,
newsy, inne.
http://www.panoramainternetu.pl/ (http://www.epf.pl/)
Chu tiel?
EN application framework, application development framework
EO aplika kadro?, aplikprograma kadro?
EN web application framework
EO teksaplika kadro?
EN software framework
EO programara kadro?
Sonja
http://komputeko.net/index_eo.php proponas "framo" por "framework" en
komputiko. Sekve, mi sugestas ...
application framework, application development framework
framo por la programado de aplikajxoj
web application framework
framo por (la programado de) retaj aplikajxoj
software framework
framo por programado
Mike L
----- Original Message -----
From: "marraskuu1978" <sonjaaa@...>
To: <tradukado@yahoogroups.com>
Sent: Friday, October 30, 2009 12:38 AM
Subject: [tradukado] application (komputoscienco)
Chu tiel?
EN application framework, application development framework
EO aplika kadro?, aplikprograma kadro?
EN web application framework
EO teksaplika kadro?
EN software framework
EO programara kadro?
Sonja
Mike Leon:
> "framo" por "framework"
Nu, mi kredas, ke la malnova "kadro" estas tio, kion ni bezonas.
Amike
Renato
[Non-text portions of this message have been removed]
On Fri, Oct 30, 2009 at 8:00 AM, Renato Corsetti
<renato.corsetti@...> wrote:
> Mike Leon:
>> "framo" por "framework"
> Nu, mi kredas, ke la malnova "kadro" estas tio, kion ni bezonas.
ReVo havas interesan rimarkon pri diferenco inter framo kaj kadro:
ReVo> Kadro ĉiam ĉirkaŭas ion kiel borderaĵo, kaj propre ne estas
parto de la ĉirkaŭataĵo ― dum framo estas parto de la objekto mem, kaj
ofte estas strukturo tridimensia. Tio, kion kadro ĉirkaŭas, estas ĉiam
pli-malpli ebena surfaco, do esence dudimensia strukturo. La partoj de
framo ne nepre troviĝas nur ĉirkaŭ la koncerna afero, sed ofte ankaŭ
ene kaj trae de ĉi tiu. Se fenestro konsistas el nur unu granda vitro,
ĉirkaŭ kiu estas kvadrata ligna borderaĵo, tiam la du ideoj pli-malpli
koincidas, kaj oni egale bone povus nomi ĉi tion „kadro“ aŭ „framo“;
sed en multaj aliaj okazoj, en kiuj oni uzas la vorton „framo“, tute
ne eblas tia interŝanĝeblo kun „kadro“. Tio montras, ke "kadro" estas
speciala okazo de pli ĝenerala nocio „framo“.
Ekzemple la "skeleto"/cxasio de auxtomobilo estas framo, ne kadro.
Supozante ke tiu priskribo validas, la programa afero ja sxajnas pli
trafe nomata framo ol kadro...
amike
russ
Kaj la civitanoj nomas Komuna Euxropa Framo de Referenco tion kio cxe UEA estas
Komuna Eŭropa Referenckadro... cxu diferenco en la pensmaniero aux nur la
deziro nepre fari malsame...?
Ankaux mia biciklo havas framon, neniam mi nomis gxin kadro.
amike
Istvn Ertl
pistike65 schrieb:
> Kaj la civitanoj nomas Komuna Euxropa Framo de Referenco tion kio cxe
> UEA estas Komuna Eŭropa Referenckadro... cxu diferenco en la
> pensmaniero aux nur la deziro nepre fari malsame...?
>
Kara István, kiujn "civitanojn" vi celas precize? Ĉu la anojn de la
"Esperanto-civito"?
Antaŭdankas pro la klarigo
Martin
--
Martin Brüggemeier
Dipl.-Übersetzer/Translator (EN <> DE, ES > DE)
An der Hochschule 3, D-76726 Germersheim
Tel./Fax: +49 (0) 7274 778518
Mobil: +49 (0) 175 3489046
martin.brueggemeier@...
--- In tradukado@yahoogroups.com, Martin Brüggemeier <martin.brueggemeier@...>
wrote:
>
> pistike65 schrieb:
> > Kaj la civitanoj nomas Komuna Euxropa Framo de Referenco tion kio cxe
> > UEA estas Komuna Eŭropa Referenckadro... cxu diferenco en la
> > pensmaniero aux nur la deziro nepre fari malsame...?
> >
> Kara István, kiujn "civitanojn" vi celas precize? Ĉu la anojn de la
> "Esperanto-civito"?
Jes. Pardonu mian iom slangan vortuzon.
amike
Istvan Ertl
Amikoj,
VTF (Vortaro Tulio Flores) daŭre kreskas.
En la pasinta semajno mi aldonis la nomojn de ĉiuj 88 konstelacioj. Nun mi
aldonadas ĉiujn numeralojn (bazajn, ordajn, oblajn kaj onajn).
Bonvolu kontroli la sekcion “Novidades - Novaĵoj” en
http://vortaro.brazilo.org/vtf/.
Viaj opinioj estas bonvenaj.
Amike,
Tulio Flores
[Non-text portions of this message have been removed]
Tulio:
>
> Viaj opinioj estas bonvenaj.
>
Lau' mi g'i devus malkreski au' almenau' g'i devus havi multajn liniojn
de la speco:
numeral-o: vidu numer-o.
Amike
Renato
[Non-text portions of this message have been removed]
Bone, pri la kresko ne respondecas mi, sed la lingvouzantoj. Tamen ciam,
kiam eble, mi aldonas interkrampe tiujn alternarivajn formojn.
Dankon pro via zorgemo.
Amike,
Tulio
_____
De: tradukado@yahoogroups.com [mailto:tradukado@yahoogroups.com] Em nome de
Renato Corsetti
Enviada em: domingo, 08 de novembro de 2009 14:16
Para: lakaravelo@googlegroups.com
Cc: ekipe@...; kke-diskutlisto@...;
revuloj@yahoogroups.com; sem_eo@...; veki@yahoogroups.com;
Tradukado-grupo; diskonigado@googlegroups.com
Assunto: [tradukado] VTF - Novaj vortoj
Tulio:
>
> Viaj opinioj estas bonvenaj.
>
Lau' mi g'i devus malkreski au' almenau' g'i devus havi multajn liniojn
de la speco:
numeral-o: vidu numer-o.
Amike
Renato
[Non-text portions of this message have been removed]
[Non-text portions of this message have been removed]
Tulio:
>
> Tamen ĉiam, kiam eble, mi aldonas interkrampe tiujn alternarivajn formojn.
>
Tre bone!
Amike
Renato
[Non-text portions of this message have been removed]
Saluton al ĉiuj.
Nia kompanio LinguaForce nuntempe bonŝancas fari tradukon en Esperanton por
kompanio en la financa mondo.
Ni uzis diversajn leksikojn, sed ne ĉiam estis tre konvinkita... Mi ŝatus havi
konfirmojn aŭ ideojn pri kelkaj terminoj.
La fonta lingvo estas la franca, sed mi provis aldoni (espereble) plej proksiman
tradukon en la angla.
fr: Efficience Informationnelle ; en: informational efficiency ; eo: Informeca
Efikeco
fr: investisseur value ; en: value investor ; eo: "value" investanto
fr: variabilité ; en: variability ; eo: variebleco
fr: Efficience Valorisationnelle ; en: valuation efficiency ; eo: Valoriga
Efikeco
fr: retour sur investissement ; en: return on investment ; eo: rendimento
fr: taux sans risque ; en: risk-free rate ; eo: senriskaj procentoj
fr: performances ; en: performance ; eo: performancoj
fr: fond commun de placement (FCP) ; en: mutual fund ; eo: reciproka fondo
fr: sur-performer ; en: to outperform, to beat ; eo: superi
fr: capitaux sous gestion ; en: assets under management ; eo: kapitaloj
administrataj
fr: encours ; en: assets ; eo: saldoj
fr: bon de soucription ; en: warrant ; eo: obligacioj de subskripcio
fr: lever des capitaux ; en: to raise funds ; eo: levi kapitalojn
Mi dankas por via helpo, ĝis maksimume ĵaude 18a UTC. Poste, ni liveros al la
kliento...
Antaŭdanke,
Philippe Bérizzi
CEO
Tel. : +33 2 99 59 73 10
Skype : linguaforce
LinguaForce traductions
3 boulevard des Trois Croix
FR-35000 Rennes
www.linguaforce.com
Saluton Philippe,
Mi sube proponas kelkajn alternativojn kun la averto ke, se iu ne jam konas
la fakterminojn de la financa mondo, tiu versxajne ne komprenos iliajn
fak-signifojn.
Amike,
Mike Leon
Le Monde diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com/rubrique.php3?id_rubrique=64
****************************************
fr: Efficience Informationnelle ; en: informational efficiency ; eo:
Informeca Efikeco
"informeca" estas relative malofta. Mi dirus: 'la efikeco de informoj'
*************************************
fr: investisseur value ; en: value investor ; eo: "value" investanto
Unu franclingva traduko de "value stock" estas "action dépréciée" nome,
"deprecitaj akcioj". Laux tiu modelo, por "value investor" mi proponas
"investanto en deprecitaj akcioj"
**************************************
fr: Efficience Valorisationnelle ; en: valuation efficiency ; eo: Valoriga
Efikeco
Mi kredas , ke la gxusta traduko de "valuation" en financa kunteksto estas
"taks(ad)o de valoro", atribu(ad)o de valoro". Por "valuation efficiency"
mi do proponas: efikeco de valoratribuado
*****************************************
fr: retour sur investissement ; en: return on investment ; eo: rendimento
Jes, sed pro la pluraj signofoj de "rendimento" (vidu "performance"
malsupre) mi sugestas "rendimento de investo"
***************************************
fr: taux sans risque ; en: risk-free rate ; eo: senriskaj procentoj
Pli klara estas "senriska intereza procento" aux "senriska interezprocento"
******************************************
fr: performances ; en: performance ; eo: performancoj
En financa kunteksto, anglalingva "performance" estas "rendimento" . Pro la
antauxa kialo (vd. 'retour sur investissement' ) mi sugestas "financa
rendimento"
******************************************
fr: fond commun de placement (FCP) ; en: mutual fund ; eo: reciproka fondo
'komuna investfonduso'
*****************************************
fr: sur-performer ; en: to outperform, to beat ; eo: superi
Jes, sed pli klare: "doni pli altan rendimenton"
******************************************
fr: encours ; en: assets ; eo: saldoj
pasivoj (se la termino signifas financajn sindevontigojn sxuldatajn de iu
entrepreno)
*****************************************
fr: bon de soucription ; en: warrant ; eo: obligacioj de subskripcio
subskripcia rajtigilo (warrant)
Mia "traduko" efektive estas difino. Mi opinias ke "warrant" inter krampoj
necesas - almenaux unufoje - por klarigi la nekonatan terminon.
******************************************
fr: lever des capitaux ; en: to raise funds ; eo: levi kapitalojn
akiri kapitalon
*******************************************
----- Original Message -----
From: "Philippe BERIZZI (LinguaForce)" <pberizzi@...>
To: <komerco@googlegroups.com>; <tradukado@yahoogroups.com>
Sent: Wednesday, November 18, 2009 6:40 AM
Subject: [tradukado] Demando pri kelkaj terminoj
Saluton al ĉiuj.
Nia kompanio LinguaForce nuntempe bonŝancas fari tradukon en Esperanton por
kompanio en la financa mondo.
Ni uzis diversajn leksikojn, sed ne ĉiam estis tre konvinkita... Mi ŝatus
havi konfirmojn aŭ ideojn pri kelkaj terminoj.
La fonta lingvo estas la franca, sed mi provis aldoni (espereble) plej
proksiman tradukon en la angla.
fr: Efficience Informationnelle ; en: informational efficiency ; eo:
Informeca Efikeco
fr: investisseur value ; en: value investor ; eo: "value" investanto
fr: variabilité ; en: variability ; eo: variebleco
fr: Efficience Valorisationnelle ; en: valuation efficiency ; eo: Valoriga
Efikeco
fr: retour sur investissement ; en: return on investment ; eo: rendimento
fr: taux sans risque ; en: risk-free rate ; eo: senriskaj procentoj
fr: performances ; en: performance ; eo: performancoj
fr: fond commun de placement (FCP) ; en: mutual fund ; eo: reciproka fondo
fr: sur-performer ; en: to outperform, to beat ; eo: superi
fr: capitaux sous gestion ; en: assets under management ; eo: kapitaloj
administrataj
fr: encours ; en: assets ; eo: saldoj
fr: bon de soucription ; en: warrant ; eo: obligacioj de subskripcio
fr: lever des capitaux ; en: to raise funds ; eo: levi kapitalojn
Mi dankas por via helpo, ĝis maksimume ĵaude 18a UTC. Poste, ni liveros al
la kliento...
Antaŭdanke,
Philippe Bérizzi
CEO
Tel. : +33 2 99 59 73 10
Skype : linguaforce
LinguaForce traductions
3 boulevard des Trois Croix
FR-35000 Rennes
www.linguaforce.com
Bonvolu diri al mi ĉu vi havas opinion aŭ konas recenzon pri la 207-paĝa
"Lexique des termes scientifiques: mathématique, physique,
informatique :
français-espéranto : espéranto-français"
de la aŭtoro: Jacques Joguin
aperinta ĉe L'Harmattan, 2002 (!)
http://books.google.com/books/harmattan?hl=fr&vid=isbn2-7475-2710-7&printsec=fro\
ntcover
Antaŭdanke,
=james=
Saluton!
Chu iu shatus traduki la jenan paghon al la angla:
http://vikio.ikso.net/HokanX/NovaLibroIdeo/Komentado
La ideo estas poste disvastigi tiun paghon al miloj da angloparolantaj
lernu-uzantoj (plej multaj komencantoj de Eo) kaj peti al ili legi la artikolojn
listigitajn en la vikipagho kaj respondi kelkajn demandojn pri la artikoloj.
Antaudanke,
Hokan
PS. Krome mi serchas tradukemulojn inter Eo kaj la angla por artikoloj verkotaj
dum 2010 kadre de http://vikio.ikso.net/HokanX/NovaLibroIdeo. (Ne chiuj
kontribuantoj volas/povas verki en la angla.) Se vi shatus helpi pri tio, bv
skribi al mi hokan@....
Mi tre dankas ĉiujn membrojn de la listoj Komerco kaj Tradukado, kiuj helpis
nin por tiu projekto.
La kliento estas franca financkompanio.
Nun ne eblas publikigi la esperantigon, sed kiam tempo iom pasos, mi proponos al
ili iel publikigon, des pli ke en si mem la teksto estas sufiĉe agrabla,
interesa kaj faka.
Kore viaj,
PB
-
Le 17 nov. 2009 à 18:40, Philippe BERIZZI (LinguaForce) a écrit :
> Saluton al ĉiuj.
>
> Nia kompanio LinguaForce nuntempe bonŝancas fari tradukon en Esperanton por
kompanio en la financa mondo.
>
> Ni uzis diversajn leksikojn, sed ne ĉiam estis tre konvinkita... Mi ŝatus
havi konfirmojn aŭ ideojn pri kelkaj terminoj.
> La fonta lingvo estas la franca, sed mi provis aldoni (espereble) plej
proksiman tradukon en la angla.
>
> fr: Efficience Informationnelle ; en: informational efficiency ; eo: Informeca
Efikeco
(...)
* "Hokan LUNDBERG" <hokan@...> skribis:
>
> Chu iu shatus traduki la jenan paghon al la angla:
> http://vikio.ikso.net/HokanX/NovaLibroIdeo/Komentado
Tradukite. Tamen, miaj tradukoj estas ofte tro lauxvortaj. Estus utile
se alia anglalingvano tralegus gxin kaj pliglitigus la lingvajxojn
lauxbezone. Por ke oni povu kompari mian tradukon al gxi, mi konservis la
originan Esperantan tekston sub la traduko.
Mi havas unu demandeton jenan. Cxe la fino, vi petis respondojn en la
angla aux Esperanto. Cxu vi opinias ke neniu svedo preferus respondi
svede, ecx se tiu scipovas la anglan suficxe bone por legi la artikolojn?
Aux cxu tiu peto estas nur por malnecesigi kromajn tradukojn?
Amike respondas
Simono
> 1d. Re: Kiel rete kuntraduki
> Posted by: "Russ Williams" cxiomortas@... russ_in_austin
> Date: Tue Oct 13, 2009 12:56 am ((PDT))
> probable necesus havi opcion, ke uzanto povas tajpi ikse, cxar
> iuj homoj ne scipovas tajpi cxapelitajn literojn per propra komputilo,
jes, nepre
> homoj ofte perpleksigxas cxu uzi la originalan nomon (ekzemple
> "Austin") aux ian Esperantigita formo ("Auxstino")
Mi mem ne uzus "perpleksa" cxi tiel, sed tio flanken. law mi preferindas kiom
eble respekti la lokan skribmanieron de propraj hom- kaj lok-nomoj. La esp-ajn
ja neniu trovos en maparo aw telefonlibro
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net